Stjernesymbol i menu


Voluntula laboro
 
Ni devas labori kiel horloĝo. Necesas esti malgrandaj kaj grandaj radoj, sed ĉiuj estas same gravaj. Kaze ke mankus nur malgranda rado, la horloĝo ne povus funkcii ... Ĉio funkcias kune perfekte kiam ĝi estas sana.
Martinus, konsilikunsido 23.04.1974

La intereso pri la Kosmologio de Martinus estas la plej fundamenta

Instituto Martinus estas ideala laborejo kie taskoj efektiviĝas per laboro en teamo inter kelkaj permanentaj dungitoj kaj granda nombro de senpagaj volontuloj. Kaj dungitoj kaj volontuloj havas, krom nia specifa profesia sperto, grandan intereson pri la Kosmologio de Martinus.

La komuna laboro en medio plena da amo

Kio inspiras nin estas la ideo de Martinus pri la nova homa monda kulturo, kaj ni deziras krei komunan laboron, karakterizitan de la hela atmosfero plena da amo, kiu konstituas la fundamentan elementon de ĉi tiu kulturo.

Ĉu vi volas labori kiel volontulo?

Ni dankas la grandan kontribuon de laboro, kiu okazas; ĉiuj kiuj deziras partopreni en volontula laboro, bonvenas. Vi povas serĉi inspiron en la priskribo de taskoj, kiujn ni faras ĉi tie, en ĉi tiuj paĝoj. Vi ankaŭ povas legi pri la taskoj ĉe la Martinus Centro, Klint, kie granda nombro da volontuloj faras diversajn laborojn.

Pri nia maniero labori, ni povas diri, ke kelkaj el la volontuloj venas unu aŭ plurajn fojojn semajne, aliaj laboras plejparte la tempon hejme kun diversaj taskoj kaj fine aliaj helpas kiam ili havas tempon por ĝi. Ni laboras kiel reto, kiu havas siajn du centrojn en la Instituto en Frederiksberg kaj en la Centro Martinus. De tie eliras multaj branĉoj al grupoj kaj individuoj, kiuj kontribuas per siaj laboroj en siaj malsamaj kampoj.

Se vi deziras, vi tre bonvenas kontribui per via labortempo dum pli aŭ malpli longa periodo. Kontaktu la Instituton, retpoŝton: info@martinus.dk (en la angla aŭ skandinava lingvo) aŭ telefonu: 0045 38 38 01 00.

Koncerne al volontula laboro ĉe la Centro en Klint, vi ankaŭ povas kontakti Charlotte AndersonEigil Kristensen (en la angla aŭ skandinava lingvo) aŭ skribu en la hispana je castellano@martinus.dk.










Per la ligiloj supre vi povas vidi prezenton de la dungitoj kaj grupoj de la Instituto.