Pri la Kosmologio de Martinus
 
Tiel longe ke troviĝas floro, la memoro pri mondo pli alta, ne povas estingiĝi.
(Livets Bog 1, par. 183)

La dana verkisto Martinus (1890-1981) priskribis en sia verkaro unuecan spiritsciencan mondbildon, kiu enhavas logike fundamentitan unuecan klarigon pri la estado. Lia bazo fari ĉi tion estis altevoluinta intuicikapablo, kiu kapabligis lin superrigardi kaj analizi la spiritan mondon, kiu ekzistas malantaŭ la konata fizika mondo. La celo de lia laboro estis krei spiritan sciencon, kiu povas doni al la numtempaj verserĉantaj kaj logike pensantaj homoj pli profundan komprenon pri la naturo de la vivo kaj la evoluo en la mondo. En siaj analizoj Martinus prezentas multe pli optimisman kaj vastan vivrigardon ol la kutime konatan. Samtempe ili estas valora helpilo al la praktika evoluo de moralo kaj konduto.

Ŝlosila punkto en la spirita scienca mondo estas la kompreno, ke ni homoj kaj ĉiuj aliaj vivantaj estuloj estas parto de vivanta mondotuto. Per ĉi tio, riveliĝas en logika kaj scienca formo, ke ekzistas eterna, ĉioama Dio, kiu ĉiam estis la fonto de religioj kaj spirita vivo. Martinus ankaŭ montras, kiel nia konscienco, psiko kaj moraleco per reenkarniĝo kaj karmo evoluas laŭ la logikaj leĝoj de la naturo, kio signifas, ke ĉiuj spertoj - agrablaj kiel malagrablaj - profitos la individuon iom post iom.

La libroj de Martinus troviĝas kiel malferma oferto al ĉiuj interesatoj. Ne estas kunligitaj iaj formoj de asocioformiĝo aŭ membreco al ĉi tiu intereso - ĉiuj povas libere studi liajn librojn kaj ĝojiĝi pri la inspiro, kiun ili donus. La Kosmologio de Martinus ne estas religia kredo, sed donas logike bazitan komprenon de la vivo kaj ĝia religia dimensio. Laŭ Martinus la tempo estas matura por tio, kion li nomas scienco de ĉioamo aŭ intelektigita kristanismo, kaj li plue de ĉi tio donis al sia tuta verko la superan titolon La Tria Testamento.

Legu pli pri la Kosmologio de Martinus elektante en la menuo maldekstre, - ĉi-sube enkonduktekstoj kaj la propraj artikoloj de Martinus.

Solen skinner i standkantens sten