Legu aŭ elŝutu la anglan kursoinformilon de la Martinus-Centro
|
Kiel interesato pri La Kosmologio de Martinus oni havas multajn eblecojn plidetaligi sian scion kaj komprenon pri liaj analizoj partoprenante kursojn aŭ aŭskultante prelegojn. Ĉiu-somere la Martinus-Instituto ofertas internacian kursoprogramon en Danio kun prelegoj, simbolklarigoj kaj studgrupoj. La kursoj okazas en la dana Martinus-Centro en la urbeto Klint, kiu situas ĉe la maro en naturbela kaj paca regiono proksime de la urbo Nykøbing Sjælland ĉ. 110 km nordokcidente de Kopenhago. Vidu prezenton de la centro ĉi tie. La instruado de la instituto baziĝas rekte sur la vivkoncepto kaj la mondbildo, kiu evidentiĝas el la verkaro de Martinus. Partoprenante la instruadon oni ekhavas eblecon renkonti aliajn interesatojn en tiu inspira kaj ama etoso, kiu karaterizas la novan humanan mondkulturon. La internaciaj kursoj okaziĝas dum la du lastaj semajnoj de la sezono, t.e. tipe dum la fino de julio kaj la komenco de aŭgusto. Ĉiu-jare estas kursoj en la dana, sveda, angla kaj germana. Kiam estas bazo por tio, oni ankaŭ ofertas kursojn en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Vidu ĉi tie detalan priskribon de la anglaj prelegoj kaj kursoj. En la prelegejo de la centro troviĝas ekipaĵo por simultana interpretado kaj televolvaĵo. Dum la internaciaj semajnoj estas interpretado al la dana, sveda, angla, germana, nerderlanda kaj - kiam estas bazo por tio - ankaŭ al Esperanto kaj aliaj lingvoj.
. |




