Stjernesymbol i menu


La Kosmologio de Martinus

Martinus kreis aron da simboloj, kiuj per koloroj kaj figuroj ilustras la eternajn, spiritajn leĝojn kaj principojn de la universo. La simbolo ĉi-supre estas la ĉefsimbolo de la eterna mondbildo. Rigardu la simbolon kun klarigo.

 

Kie nescio estas forigita, la tiel nomata "malbono" ĉesas ekzisti.
(Livets Bog 1, par. 19)

 

Vidu mallongan video-prezenton de Martinus kaj lia verko (9 min., Angla parolo)

"Kiu mi estas?" … "Ĉu estas senco de sufero kaj morto?" … "Kiun signifon havas amo?"

Rigardu pli da videoj

Eterna mondbildo

Martinus (1890-1981) priskribis en sia ampleksa verko La Tria Testamento logikan kaj koheran mondbildon. Tiu mondbildo montras ke ĉiuj vivaj estuloj estas parto de unu viva mondotuto, kaj partoprenas en daŭra evoluo al pli altaj vivformoj. La nuntempaj grandaj renversiĝoj kaj krizoj esprimas la pereon de mondkulturo kaj la naskiĝon de nova humana mondsocio.

Spirita scienco

Martinus montras per siaj analizoj kiel niaj konscio, psiko kaj moralo tra reenkarniĝo kaj karmo evoluas laŭ logikaj naturleĝoj. Tiuj leĝoj kaŭzas ke ĉiuj travivaĵoj - agrablaj kiel malagrablaj - laŭtempe fariĝas utilo al la unuopulo. La verko konsistigas unuecan kosmologion aŭ spiritsciencon, kiu donas optimisman vivrigardon, kaj inspiras al toleremo kaj amo al la proksimulo.

La Tria Testamento

La kerno en la verko estas la sep volumoj de Livets Bog (La Libro de la Vivo) kaj la ses volumoj de La Eterna Mondbildo, kiu enhavas 100 simbolojn kun klarigoj. Aldone estas vico da aliaj libroj kaj granda nombro da artikoloj.

The Book Of life by Martinus
Libera studo

La analizoj de Martinus estas malferma oferto al ĉiuj - sen ia formo de membreco. La Martinus-Instituto havas la respondecon eldoni, traduki kaj informi pri la verkaro.

Prelegoj