Stjernesymbol i menu


La simboloj
 
Per la simboltekniko la detaloj de la spirita aŭ kosma mondo fariĝis do fizike alireblaj. Ili estas ekipitaj per artefarita fizika videblo.
(La Eterna Mondbildo, libro 1, parto B3)

 

 

Rigardu ekzemplojn de simboloj kun klarigoj en Esperanto.

 

Rigardu ankaŭ la anglalingvan prezentadon de la unuaj 44 simboloj.

Rigardu ankaŭ la hispanan prezentadon de la ceteraj simboloj 45-100.

Martinus is creating one of his symbols


 
Simbolo 6 - La viva estulo 1
Symbol 6. The Living Being 1

Martinus desegnis grandan nombron da simboloj, kiu konsistigas gravan elementon en lia tuta priskribo de la eterna mondbildo. Li deziras per ĉi tiuj simboloj doni facile alireblan superrigardon de siaj principoj kaj legoj, kiuj estas la vivo kaj la totala mondotuto.

En La Eterna Mondbildo, libroj 1-6, estas publikigitaj 100 simboloj kun apartenantaj simbolklarigoj, kaj ili konsistigas gravan kompletigon al la ĉefverko Livets Bog. La libroj 1-4 estis publikigitaj dum Martinus vivis. La libroj 5-6 estis publikigitaj post la morto de Martinus.

La simboloj estas konstruitaj el figuroj, kaj koloroj kaj strekoj, kaj ili ilustras ĉiu aparte difinitajn regionojn de la kosmaj analizoj. Martinus tiel kreis fizikan ilustraĵon de la spiritaj realecoj, kiuj alie estus nealireblaj por nia fizika sensado. Ĉi tiu fizika videbleco faciligas koncentrigon de sia pensmaniero pri la spiritaj fenomenoj kaj studi ilin sisteme kaj celkonscie, kiel ni kutimas fari, kiam temas pri fizikaj objektoj kaj fenomenoj.

Oni povas kompari la simbolojn kun mapoj. Ili montras simbolan bildigon de la spiritaj kaj kosmaj realecoj, same kiel mapo montras simbolan bildigon de la geografiaj realaĵoj.

Sekve kelkaj simboloj de Martinus estos prezentataj. Ĉiu simbolo estas sekvata de mallonga simbolklarigo, sed ĉiam estas rekomendinde legi la propran detalan klarigon de Martinus en La Eterna Mondbildo. Rigardu ankaŭ la anglalingvan prezentadon de la unuaj 44 simboloj. Kaj ĉi tie la hispanan prezentadon de la ceteraj simboloj (45-100)

La simboloj trovigas ankaŭ kiel afiŝoj por uzi en studrondoj k.s. Ili estas aĉeteblaj en La reta librovendejo de la Instituto kaj troviĝas en ĉi tiuj 3 grandecoj: B5 (18 x 25,8 cm), A3 (29,7 x 42) kaj afiŝgrandeco (ca. 55 x 65 cm) kaj kiel lumfolioj (A4-formato).