|
... La centro … tiel fariĝos la unua lernejo sur la tero por intelektigita kristanismo kaj ĉioama mondkulturo.
(Martinus, i nytårskrivelse 1979)
|
|
La Martinus-Centro en Danio estas internacia studcentro por interesatoj de la Kosmologio de Martinus. La centro situas ĉe la maro en belnatura, paca loko ĉe la vilaĝo Klint ĉ. 110 km nordokcidente de Kopenhago. La plej proksima pli granda urbo estas Nykøbing Sjælland. Ĉi tie fondis Martinus en la jaro 1935 feriejon, kiu tra la jaroj evoluis al moderna kursocentro kun prelegejo, kursolokaloj, vegetara restoracio, loĝejoj kaj tendumejo por kursanoj. La centro ofertas intensivan instruadon kaj studadon kaj estas samtempe paca oazo por spiritaj serĉantoj. Oni povas partopreni kursojn, aŭskulti prelegojn kaj pere de memstudado enprofundiĝi en tiun mondbildon, kiun Martinus priskribis en sia tuta verkaro. Krome oni povas inspiriĝi de la luma kaj pozitiva atmosfero de la loko. Ĝi estas karakterizita de tio, ke la partoprenantoj volonte kontribuos al la evoluo de nova humana mondkulturo - en la spirito de Martinus. |
La agadoj en la Centro Aldone okazas prelegoj, kursoj kaj laborsemajnoj dum aliaj periodoj de la jaro. La loko donas riĉajn eblecojn por inspiraj dialogoj kaj bonetosa socia kunestado kun multe da vivĝojo en paca, vegetara kaj senfuma medio. Estas ankaŭ riĉaj eblecoj por luado de la loĝejoj de la centro, se oni nur deziras por si pacan semajnfinon aŭ pli longan restadon en la naturbelaj kaj pacaj ĉirkaŭaĵoj.
|




