Stjernesymbol i menu


Celoj kaj taskoj

La Instituto estas komerca fondaĵo nomata Fonden Martinus Åndsvidenskabelige Institut (Fondaĵo la Instituto pri la spirita scienco de Martinus). Ĝia laboro estas farita de kelkaj komitatoj kaj laborantaj grupoj.

La taskoj

Fonden Martinus Åndsvidenskabelige Instituto respondecas pri la verkoj de Martinus kaj posedas la aŭtorrajtojn de ili. La celoj de la fondaĵo estas:

  1. konservu la kolektitajn verkojn de Martinus senŝanĝe samkiel li postlasis ilin
  2. provizi informojn pri ĉi tiuj verkoj
  3. fari la verkojn haveblajn al interesitoj pere de eldonejo, tradukado kaj instruado, tiel kiel
  4. subvenciigi agadojn kiuj antaŭenigas ĉi tiujn celojn.

La Estraro

La fondaĵo estas gvidata de estraro, kiu, laŭ la deziroj de Martinus, estas nomata "Konsilio". La Konsilio havas la ĝeneralan respondecon pri ĉiuj taskoj de la Instituto. La Konsilio konsistas el 5 membroj kaj 2 anstataŭantoj. Estante mem-elektebla, la Konsilio mem elektas novan membron kiam membro demetiĝas. Neniu, escepte de la konsilistoj nomumitaj de Martinus mem, povas esti anstataŭanto aŭ membro de la konsilio dum pli ol 7 jaroj. Post kiam oni retiriĝas, oni ne povas aliĝi al Konsilio denove. Vidu aktualajn membrojn de la Konsilio.

Fonda Konstitucio

Vidu la konstitucion de Fonden Martinus Åndsvidenskabelige Instituto (en la dana).