Stjernesymbol i menu


Aliaj libroj de Martinus
 
Tiel la vivo estas la plej granda kaj plej reala lernejo ekzistanta. Ĝi estas la libro super ĉiuj libroj, kaj la fonto el kiu originas absolute ĉia saĝo. Kaj ĉar la vivo de ĉiuj estaĵoj identas kun "legado" en tiu libro, neniu povas ekzisti ne instruate de ĝi. Kaj ĉar esti instruata de tiu "libro" signifas esti perfektigata, ĉiu vivas sub perfektigo.
(Logiko, la enkonduko)

Suficxe frue en sia verkaro Martinus eldonis du pli malgrandajn librojn: Logiko kaj Sepulto. Logiko estas speco de enkonduklibro, kiu priskribas multajn el la ĉefprincipoj en la analizoj, kaj Sepulto pritraktas nian respondecon al mikrokosmos de nia organismo, inter ili la estontajn humanajn entombigoformojn.

Krom tio estas post lia forpaso eldonitaj du kromaj libroj:

La artikokolaro 1 enhavas ĉiujn Martinus-artikolojn publikitajn en la revuo Kosmos 1933-1983. La Intelektigita Kristanismo konsistas el la postlasitaj manuskriptoj de tiu periodo dum la 1970aj kaj ĝis lia forpaso en 1981, dum kiu li preparis la unuan publikigon de sia verkaro kun la kumuna supera titolo La Tria Testamento.

 

Logiko
Martinus mem priskribas ĉi tiun libron tiel ĉi: “Gvidlibro por komencantoj en la esplorado pri la eternaj problemoj. Ĝi akcelas la evoluon de talento por kompreni mian ĉefverkon Livets Bog" (La Libro de Vivo). Ĝi montras ĝuste la materialon, kiu por la moderna homo estas la sola vojo al vera kompreno pri la vivo. ... Ĝi estas scienco, ĉar ĝia enhavo montras detalan kontroleblan pravigon de la traktitaj rezultoj.”. 288 paĝoj.
.

 

Bisættelse (Sepulto)
(Ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Donas profundan enrigardon en tiu universo el vivaj mikroestuloj, kiuj konsistigas nian organismon. Per niaj pensoj kaj vivmaniero ni kreas la klimaton kaj naturcirkonstancojn de ĉi tiuj mikroestuloj. Nia saneco estas dempenda de ama kunlaboro kun niaj mikroestuloj – kiuj ankaŭ estas “niaj proksimuloj”. Ni havas respondecon por la sorto de ĉi tiu mikromondo, ankaŭ post kiam ni estos forlasintaj la fizikan korpon. Ankaŭ estas priskribita la entombigokulturo de la estonteco. 163 paĝoj.

 

Artikelsamling 1 (Artikolaro 1) 
(Ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Ĉi tiu libro enhavas 45 artikolojn de Martinus, pli frue publikitajn en la revuo Kosmos dum la periodo 1933 ĝis 1983. Artikoloj de Martinus ĉiu unuope traktas specifikan temon ene de la spiritscienco. Ofte pritraktas la artikoloj la homan komprenon pri “la parolo de la vivo” kaj aktualajn temojn en la nuna tempo. Li konsideris siajn artikolojn kaj prelegojn kiel ekspozician fenestron por la spiritscienco dezirante unue, ke ili inspiru pli altan moralon kaj pli aman kondutmanieron. 427 Paĝoj.

 

Den intellektualiserede kristendom (La Intelektigita Kristanismo)
(Ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Aro da postlasitaj, nefinitaj manuskriptoj de Martinus de tiu periodo en la 1970oj kaj ĝis lia forpaso en 1981, kiam li preparis la unuan oficialan publikigon de siaj verkoj sub la kumuma supera titolo La Tria Testamento. Li plue skribis pli detale pri siaj deveno kaj kreskado, sia misio kaj la rajtigo nomi sian verkaron La Tria Testamento. Li priskribis la kunligon inter la intelektigita kristanismo kaj la du antaŭaj epokoj, reprezentitaj respektive per La Malnova Testamento kaj La Nova Testamento. Krome klariĝas ke la fenomeno “La Reveno de Kristo” estas tiu konscievoluo, kiun ĉiuj homoj trairas. Krome doniĝas impreso de la kerna enhavo en la spiritscienca mondbildo kaj la scienco de ĉioamo, kiuj estas manifestita en la ĉefverko. 260 paĝoj.