Stjernesymbol i menu


Nova mondbildo
 

Ĉi tie vi povas legi enkondukon al kelkaj de la spiritsciencaj analizoj, kiujn Martinus priskribis dum sia longdaŭra verko. L

La konscio de la homoj formas ilian mondbildon
Tra la historio la homo kreis bildojn pri la mondo. Ĝi kreis mitojn kaj religiajn rakontojn, kiuj donis klarigojn pri la aspekto de la mondo kaj pri la vivo kaj la morto. La unuopa mondbildo estas aliflanke ne nur bildo de la mondo. Ĝi estas ankaŭ bildo de tiu konscistadio, kiu estas reginta en la socioj de la pasinteco. Rigardante la evoluon de la mondbildoj tra la historio ni povas sekvi la konscievoluon de la homo - sekvi la pasadon de la psiko tra la historio. Ni povas observi, ke mondbildoj ekestis por poste perei. Al ĉi tiu konscievoluo donas Martinus grandan perspektivon priskribante tute novan mondbildon.

La homaro trairis diversajn kulturepokojn
Martinus donas la plej surprizan komprenon, ke ĉi tiuj ŝanĝantaj mondbildoj sekvas superan planon - laŭleĝeco por la evoluo de la konscio de la homaro.

La homaro iris tra diversaj mitaj kaj religiaj kulturepokoj. La fruaj epokoj estis bazitaj sur milito- kaj venĝokonceptoj kaj multaj dioj, dum la pli postaj estas kultintaj unu dion kaj – ĝis nun parte vane – inspiras al praktikado de karitato. Ankoraŭ pli poste en la evoluo kelkaj homoj perdis la fidon al la tradiciaj religioj kun siaj pratempaj ideoj kaj moralkonceptoj. Tio okazis samtempe dum la inteligento evoluis, kaj ke praktikaj spertoj de la ĉirkaŭa mondo ricevis pli grandan signifon. Kune la natursciencoj kaj la nereligiaj humanismaj kaj psikologiaj teorioj progresis kaj kreis materiisman mondbildon. Ĝi laŭ Martinus tamen ne estas la fina stadio en la konscievoluo de la homo. La diversaj konscioformoj, kiuj estas ekaperintaj dum la historio, donas eblojn al diversaj stadioj en la vojo de la vivo.

 
La evoluo aŭ transformiĝo de la vivaj estuloj antaŭeniras, eĉ se multaj kelkfoje opinias, ke ne sufiĉe rapide okazas. Dum nia tempo ni tamen estas en intensigita evoluo, ĉio iras pli rapide nun ol antaŭ cent jaroj. Tial inundas novaj spertomaterialoj la teran homaron. Ĉiu homo travivas grandajn mondmilitojn, revoluciojn, senlaborecon, multajn fizikajn kaj psikajn malsanojn aŭ personajn malfacilaĵojn. Ĉio tio kunefikas la fortigadon de la homa sopiro pri paco.
(La mensa direktoŝanĝo, DK-Kosmos n-ro. 21, 1972)

La materiismo ne havas respondojn pri la senco de la vivo
Materiismo havas du signifojn. Unu temas pri perceptado: oni opinias ke nur materiaĵoj estas veraj. La alia temas pri valoro: oni valorigas atingon de materiaj bonaĵoj pli ol ĉion alian. Laŭ la tempo, la mankanta spirita atento kondukas al tio ke multaj homoj pli kaj pli perdos la sencodimension de la vivo. Oni koncentriĝas je la "morta" - kaj tiel laŭ la tempo perdos la senton pri la viva. La materiisma mondbildo ne povas doni al la homoj etikajn direktilojn aŭ iun klarigon pri kial estas sufero en la mondo, aŭ pri kio temas la ekzistado de la homo.

Spertoj donas scion kaj komprenon
Senpere povas aspekti al la unuopa homo kiel la kultura kaj konscia pasinteco nur estas io, kio okazis al aliaj – la homoj de la pasinteco. Per la Martinus-analizoj tamen malfermiĝas nova perspektivo al la unuopa individuo kaj ĝia kunligo kun la ĉirkaŭa mondo. La konscio de la unuopulo evoluis dum vivo post vivo. Ni ĉiuj partoprenis la pasintecon kaj partoprenos la estontecon. La vivo estas laŭ Martinus unu longa evolu- kaj edukprojekto adaptita al la unuopa individuo. Spertante la fundamentajn kontrastojn de la vivo – ĝojon kaj suferon – evoluigas la homo sian konscion. Ĝi faras pro sia nekonscio neeviteble erarojn kaj rikoltas per tio suferajn konsekvencojn kaj valorajn travivaĵojn.

La trezorejo de la saĝeco, evoluo de intuicio

Profunde en la unuopa homo la rekta parolo de la vivo metas siajn spurojn dum vivoj post vivoj. Ĉi tiuj spuroj kreas la esencon de tio, kio estas la vivo. Tiaj esencoj riĉigas la individuan konscion de la homo. Ili konsistigos la trezorejon de la saĝeco, ili formos la bazon de estonta uzado de la intuicio. La unuaj signoj de la efikado de la intuicio estas videblaj ĉe artistoj kaj sciencistoj. En eĉ pli progresinta stadio povas la etike altevoluinta kaj ama homo mem elekti uzi sian intuicion por studi la laŭleĝecojn de la vivo, sperti sian parton de la eterneco kaj esti en kontakto kun Dio. Tiamaniere Martinus kreis sian vivverkon kaj tiel faris novan kaj ampleksan mondbildon alirebla al la terhomoj. En ĉi tiu mondbildo la religio aperas en nova intellekta formo, kiu konsistigas defendparolon al ĉiuj vivaj estuloj.

Ŝanĝoj de la seksaj roloj, sekseco kaj amo

Martinus montras la konsekvencojn de la superaj vivleĝoj tute ĝis la ampleksa kaj disigita vivspertado, en kiu la moderna homo troviĝas. Al Martinus ne estas surprizo ke, multaj homoj spertas sin kiel fremduloj antaŭ la vivo. Tiuj spertoj, kiujn la homoj rikoltas, kreas profundajn ŝanĝojn en ilia konscio. Pli kaj pli multaj homoj spertos ke ili ne havas psikon, kiu konformas al tradicia vivstilo kaj tradiciaj seksoroloj, kie estas forta divido inter la seksoj. La moderna homo evoluigas pli altgrade kaj femalajn kaj masklajn kvalitojn. La femala eklumas en la viro kaj la maskla en la virino. Tio kreas kaj ŝanĝojn en la familio- kaj sociostrukturoj – kaj en la amovivo kaj la sekseco. Estas tiel ankaŭ diversaj evolustadioj sur la vojoj de la amo kaj la sekseco.

 

La viva universo. Evoluo al humana mondsocio 
Tiu perskektivo al la vivo, kiu malfermiĝis al Martinus, estis parto de lia iniciĝo en la dia konscio. Dio estas laŭ Martinus la mondotuto en sia tuteco kaj ampleksas kaj la masklajn kaj la femalajn ecojn. Martinus konsentas kun astronomoj pri tio, ke la fizika mondspaco estas gigantega, kovrante de la elementaj partikoloj al galaksiaroj. Sed li vidas la tutaĵon kiel estantan vivan tutecon kaj kreas per tio spiritsciencan mondbildon. Li vidas konscion kiel tiun instancon, kiu gvidas la evoluon de la vivo – ankaŭ la biologian evoluon. La ĝermo al la diversaj specioj troviĝas je la diversaj spiritaj niveloj, kaj malrapide aperas la diversaj specioj, manifestas siajn vivojn kaj evoluas el tio, kio estas ebla en la fizika plano. Tio okazas en la bestoregno kiel batalo pri la estado. La homo konsideratas – kiel en la naturscienco – esti vivanta estulo, kiu estas evoluinta de besta stadio. Martinus eĉ opinias, ke ĉi tiu evoluo pluiras, ke ni ankoraŭ ne estas finevoluintaj kiel homoj. Ni bezonas iom da spertoj, kiuj interalie evoluigos nian kunsenton, toleremon, socian komprenon kaj etikan senson. Laŭ longa tempo tio gvidos al justa kaj ĉioama mondsocio – kaj al nova pli konscia rilato al dio.