Stjernesymbol i menu


La eterna mondbildo
 

La Eterna Mondbildo konsistas el 6 volumoj, kiuj kune enhavas 100 simbolojn kun detalaj klarigoj de Martinus. La simboloj montras nevideblajn spiritajn principojn kaj fenomenojn, kiuj estas alirebligitaj por niaj fizikaj sensoj en simbola bildlingvo. La bildoj havas siajn formojn el figuroj, koloroj, strekoj kaj estas speco da “mapo” pri la kosmaj kernoanalizoj, kiujn Martinus priskribis detale en sia verkaro. La studanto tiel ekhavas vidan superrigardon de la elementoj en la mondbildo de Martinus, kaj kun la simbolklarigoj la leganto ekhavas detalan tutecklarigon pri la vivo kaj la estado.

 

La eterna mondbildo 1-2
(eldonitaj en unu libro) 

Parto 1 - enhavas la simbolojn 1-16 kun klarigoj
La spirito de Dio super la akvoj - La principo de  mondliberigado – Netoleremo - La vojo al la lumo - Kosma senkonscio - La viva estulo 1 - La principo de vivunuoj – La Dia Io, X1. La kreokapablo de la viva estulo, X2. La kreaĵo, X3 - La eterna mondbildo - La kombinoj de la bazaj energioj - La eterna mondplano - La kosma spiralciklo 1 - La leĝo de movo - La eternokorpo. 121 paĝoj.
 
Parto 2 - enhavas la simbolojn 17-26 kun klarigoj
Reenkarniĝo, cikloj kaj sezonoj - La sortoarkoj de la viva estulo - Tra la mallumo de la iniciĝo (Infero aŭ kaosego) - La pardono de la pekoj - La eterna kosma organa kunligo inter Dio kaj difilo  1 - La eterna kosma organa kunligo inter Dio kaj difilo  2 - La materiisma aŭ nefina mondbildo - La fina homo laŭ la bildo de Dio simila al li - La nefina homregno - La karmo de la homaro - La venonta perfekta homregno. 131 paĝoj.

252 paĝoj

 

La eterna mondbildo 3-4
(eldonita kiel unu libro)

Parto 3 - enhavas la simbolojn 27-33 kun klarigoj
La kosma brilo de la tero - La eterna vivo aŭ la vivŝtuparo  - Kosmaj evoluvojoj - La eterna Dio kaj la perceptotalento de la estuloj - La perceptokapablo de la viva estulo, kaj la evoluŝtupoj - La dek du bazaj rezultoj aŭ la solvo de la vivmistero - La bestaj kaj homaj pensklimatoj - Registrado de simbolo n-ro 33. 106 paĝoj.
 
Parto 4 - enhavas la simbolojn 34-44 kun klarigoj
La pariĝa akto aŭ la spirito de Dio en la mallumo - La kosma ciklo de la polusa principo - La strukturo de la eterna vivo - La vualita kaj senvualigita eterna vero - La homo kaj animala kaj vegetala nutraĵoj - La konscikategorioj de la tera homaro - La signo de la kruco - La stelsimbolo - La strukturo de la flago -  - Simbolo pri "Livets Bog" - La leĝo de la vivo - “amu unu la alian”. 109 paĝoj.

215 paĝoj

Parto 5-6 - enhavas la simbolojn 45-100 kun klarigoj (Ne estas tradukita en Esperanto)

Ĉi tie vi povas vidi la simbolojn (45-100)  kaj legi mallongajn klarigojn en la hispana.