Stjernesymbol i menu


La verkaro en aliaj lingvoj
 
Japansk tekst

La scioj pri la analizoj de Martinus estas ankoraŭ relative modesta, sed la intereso tamen disvastiĝis al homoj en multajn landojn.

Partoj de la verkaro estas tial jam tradukitaj kaj eldonitaj en 20 aliaj lingvoj. Ĉi tio precipe okazas pro engaĝita klopodo de multaj memvolaj tradukantoj.

En sep el ĉi tiuj lingvoj estas la libroj eldonitaj kaj vendataj de naciaj eldonejoj. Tio temas pri la sveda, germana, islanda, nederlanda, kroata, serba kaj ĉeĥa.

La Martinus-Instituto mem eldonas la librojn en la ceteraj lingvoj. Ĉiuj eldonoj en aliaj lingvoj estas montrataj en anglalingva superrigardo pri la tuta verkaro.

La libroj de Martinus-Instituto estas aĉeteblaj en la ret-librovendejo kaj per persona aŭ telefona sinturno al Martinus-Instituto, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Frederiksberg, Danio. Telefono +45 38 34 62 80, retpoŝto info@martinus.dk.

Ĉiuj libroj estos prezentitaj ĉi tie en la retpaĝaro, grade kiam ĝi pligrandiĝas kun paĝoj en la ceteraj lingvoj.

La Instituto volonte helpas donante pliajn informojn pri la libroj en aliaj lingvoj.