Stjernesymbol i menu


Simbolo 23
La finevoluinta homo laŭ la bildo de Dio simila al li

Simboloj de Martinus 

6
11
19
23
26

Resumo de klarigo pri simbolo 23 - La finevoluinta homo laŭ la bildo de Dio simila al li

La finevoluinta homo laŭ la bildo de Dio estas estulo, kiu pasis la tutan malluman zonon de la spiralciklo, tute supervenkis ĉi tiun zonon kaj nun estas perfekta luma estulo. Ĝia plej forta elradiado estas pura amo al la proksimulo, sendepende ĉu ĉi tiu proksimulo estas planto, besto aŭ homo, kaj tute sendepende ĉu ĉi tiu proksimulo estas amiko aŭ malamiko. Ĝi tiel estas en kontakto kun la baza tono de la universo, kiu estas ĉioamo. Ĝi povas suferi kaj doni sian vivon al aliaj.

Centralaj detalaj en la simbolo:

  • La trianguleto ĉe la korofiguro simbolas la vivan estulon.
  • La korofiguro simbolas, ke la estulo havas perfektan amkapablon, kaj la du kunligitaj manoj en la korofiguro simbolas ĝian perfektan kapablon pardoni.
  • La granda oranĝkolora arko estas eligita kaj nun revenanta malluma sortoarko de la estulo mem.
  • La granda flava arko montras, ke la homo kun granda amikeco akceptas la malluman sortoarkon kaj tiel eligas luman sortoarkon. Ĉi tiu perfekta maniero akcepti sian malluman sorton, gvidas la estulon el la bestoregno kaj en la veran homregnon.
  • La granda triangulo simbolas Dion, kaj la blanka radioaŭreolo ĉirkaŭ la triangulo simbolas la primaran konscion de Dio. La koloraj kampoj ekstreme ĉirkaŭ la radiaŭreolo simbolas la diversajn vivsferojn.
  • La kvinpinta stelo en la radioaŭreolo simbolas la mondsavadon.
  • La Kristosimila estulo en la triangulo simbolas la finevoluintan homon.
  • Plej malsupre estas montrata vico de la enkarniĝoj de la estulo interligitaj de sortoarkoj, kiuj grade ŝanĝiĝas de mortiga al humana mentaleco.
  • La apero de la terglobo el cedanta nubaro simbolas, ke la homaro de la terglobo evoluas antaŭen al vivo en ama regno, kie ĉiuj amas ĉiujn.

Rigardu la plenan simbolklarigon de Martinus en La Eterna Mondbildo 2.