Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
10-a Ĉapitro
Tio, kio karakterizas la imagitan aŭ artefaritan grandecon
La traktado de tiuj problemoj ne okazas por kritiki la personon malantaŭ "la riĉulo". Tia kritiko ne estas prava, ĉar same kiel "la malriĉulo" "la riĉulo" ne povas hodiaŭ esti alia ol li ĝuste estas. La stato de ambaŭ estas esprimo de ŝtupo aŭ stadio sur la vojo antaŭen, kiun ŝtupon ja devas trapasi ĉiuj, por ke entute ili povu pluiri. Sed ĉiu el tiuj du ŝtupoj montras al ni specialan homtipon. En la negoca matadoro ni vidas la homon konceptatan de la homamaso "grandulo" kaj "riĉulo", pri kiu Kristo diras, ke estas same maleble veni en "la ĉielan regnon", kiel estas por kamelo trairi la truon de kudrilo. Kaj en la alia tipo (mi pensas ĉi tie pri la inventisto, la artisto, kiu estas ekspluatata de la matadoro kaj sekve devas vivi en malriĉeco) ni vidas la geniulon, kiu donas sian riĉan donacon al la homaro eĉ tie, kie tio povas doni al li nur malsatan vivon en manko kaj sufero. En la unua tipo ni do havas estulon, kiu en la okuloj de multaj homoj fariĝis "granda" kaj sekve estas "honorata" kaj "estimata". Lia granda palaco kaj luksaj ĉaroj, servistoj kaj ŝoforoj, lia pozicio en la borso kaj lia landampleksa negoco ktp. destinas lin por natura kaj memkomprenebla pozicio kiel "unuaranga civitano" en la socio. Kaj se el sia grandega superfluo li transdonas al la socio kelkajn modestajn procentaĵojn en formo de donacoj por arto kaj scienco, en tia okazo li eble estos dekorita per la plej altaj ordenoj de la ŝtato aŭ nacio, per kio malfermiĝos por li ankoraŭ pli da pordoj en la snobeco kaj igas lian imagoforton ŝveli pro la penso pri tio, kia grandioza "superhomo" li estas kompare kun siaj kunhomoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.