Stjernesymbol i menu


Martinus Instituto
 

 

 

 

 

 

Amo, kiu ne estas scienco ne estas amo, same kiel scienco, kiu ne estas amo ne estas absoluta scienco.
(Livets Bog 7, aptdo. 2552)

 

 

 

 

La celo de la mondsavado estas, ke la homoj ekkomprenu ĉi tiun ekzistadon kaj akceptu la instruadon pri la leĝoj de la vivo kiujn ili povas ricevi ĉi tie. Imagu kion signifus ke ĉiu, ne estu ĉagrenita pro tio kio okazas, sed ke uzu sian energion por provi kompreni kial tio kio okazas estas justa precize en la nuna situacio, por kompreni ke la kaŭzo estas en la pasinteco kaj ke ĉi tiuj travivaĵoj okazas laŭ la utileco kiuj ili povas esti en la estonteco por ni.
(Kuraĝo por vivi 2, Kosmos nº 4, 1969)

La Instituto Martinus estas fondaĵo, kreita de Martinus por ke ĝi disvastigu lian spiritasciencan verkaron. Martinus cedis al la Instituto la respondecon kaj la rajtojn (vidu dokumenton de donaco), de sia tuta verko La Tria Testamento, kaj li difinis la taskojn pri kiuj la Instituto devas okupiĝi. Ĉi tio signifas, mallonge dirite, ke la Instituto respondecas pri konservado, tradukado kaj publikado de la tuta verko de Martinus. Samtempe ni devas informi kaj instrui laŭ ĉi tiu verko.

La protektado de la enhavo de la TriaTestamento estas parto de ĉi tiu respondeco. La Instituto Martinus havas la aŭtorajn rajtojn por publiki la verkon de Martinus en ĉiuj lingvoj, kaj en ĉiuj medioj, t.e., pere de libroj, en la interreto aŭ alimaniere. Martinus deziris, kiel oni vidas, certigi ke estu unu instituto en la mondo kiu garantiu la publikadon de liaj verkoj per rajtigita maniero kaj ke ofertu informojn kaj instruadon bazita entute sur ĉi tiu verko.

Ekde 1943 la Instituto troviĝas en Kopenhago, en la kvartalo Frederiksberg, en Mariendalsvej 96. Martinus loĝis kaj laboris ĉi tie dum preskaŭ 40 jaroj, ĝis li forlasis la fizikan mondon en 1981. Legu plu pri La disvolviĝo de la Afero kaj de la Instituto.

Hodiaŭ, la konstruaĵo de la Instituto loĝigas la administrejon, la vendadon de libroj kaj la eldonejon kiu, krom la literaturo de Martinus ankaŭ publikas la revuon Kosmos en pluraj lingvoj. La Instituto ankaŭ estas centro de instruado kie okazas konferencoj, seminarioj kaj studrondoj, ĉiam laŭ la kosma bildo de la universo kiun Martinus priskribis. La plimulto de la instruado okazas, tamen, en la Centro Martinus Klint, Danio, pri kiu vi povas legi aliloke en ĉi tiu paĝo.

La Instituto estas ideala laborejo kiu, krom malmultaj fiksaj laboristoj, havas grandan numeron da voluntuloj kiuj ne ricevas monpagon kaj ke efektivigas grandan parton de la multaj taskoj de la Instituto. Granda parto de la ekonomio de la Instituto estas bazita en mondonacoj kaj heredaĵoj..

En la maldekstra menuo vi povas legi plu pri la diversaj taskoj de la Instituto, niaj fiksaj laboristoj kaj la amikeca kaj ameca kulturo kiu inspiras nin en la komuna laboro por disvastigi la sciadon de la spirita-sciencaj analizoj.