Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
11-a Ĉapitro
La riĉulo kaj "la kudrila truo" aŭ la "gardantoj ĉe la sojlo"
Ke tiu kristaliĝinta penso aŭ imagoforto igas lin imagi sin mem esti senerara aŭtoritato pri pli-malpli ĉiuj vivdemandoj, religiaj kiel ankaŭ materiaj, tio estas nur tro ordinara fakto.
Kaj pri kia fako li fakte estas potenculo? – Ĉu ne ĝuste pri ekonomia "rabado" al siaj kunhomoj? – Kaj ĉu ne per la konkere akirita rezulto, la oro, li ornamis sian vivon? La oro ja lumis ĉirkaŭ li en formo de la bela hejmo, la belaj luksaj ĉaroj, la belaj servistoj, la belaj ordenoj, la "belaj kontaktuloj" ktp. Sed "rabi" de sia proksimulo estas la malo al "prefere doni ol preni", la malo al "ami sian proksimulon kiel sin mem", kaj sekve tio estas la malo de la plenumo de la leĝo de amo. Kaj ja ne ŝanĝas la aferon, se tiu "rabo" estas kiel eble plej efike kamuflita kaj "aŭtoritatigita" de ĉiuj juraj leĝoj. Ne estas mirige, ke tiu estulo ne povas veni en "la ĉielan regnon". Sed ĉu oni povas diri tion al li? Ne, tio ne estas ebla. Tia estulo estas rigidiĝinta en admiro al si mem kaj kredas al sia propra senerareco en ĉiuj temoj kaj precipe en sia propra ĉefa temo: "la rabado al la proksimulo", kio kompreneble ne nomiĝas per tiu malkaŝa esprimo, sed kontraŭe esprimiĝas per la nocio "negoco", aŭ "laŭleĝa komerco" inkluzivanta ĉiujn specojn de entreprenoj rilatantaj al obligacioj, rentoj, pruntoj ktp. Ĉu en iu maniero eblus forpreni de li la imagon, ke en tiu afero li mem reprezentas "la faka scio"? – Ĉu tiu imago de li ne estas bazita precize sur rokefirma ŝtoniĝinta aŭ kristaliĝinta filozofio, kiu igas lin vidi sian propran ampleksan entreprenon kiel la plej altan idealismon kaj sin mem kiel bonfaranton de la socio kaj siajn viktimojn (la laboristojn aŭ aliajn, kies produktojn de laborkapablo li ekspluatas) kiel necesan malbonon, aĉularon aŭ brutojn, kiujn necesas "subigi"? Nepre ne kredu, ke troviĝas ebleco, kiel li ne konceptus sin mem kiel "la gvidan scianton" en tiu afero. Ĉiuj ja povas vidi, kiun grandegan pozicion li atingis. Ne, "la kudrila truo" estas por li netrapenetrebla. La riĉeco fariĝis por li "la gardantoj ĉe la sojlo". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
