Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
14-a Ĉapitro
Same kiel la individuoj aperas kiel riĉaj kaj kiel malriĉaj, la nacioj aperas en la sama sortorilato kiel riĉaj kaj malriĉaj
Por la nacioj validas la samo kiel por la unuopaj individuoj. La samaj leĝoj, la samaj eraroj kaj la sama orgojlo, kiuj regas la unuopajn individuojn de la nacio kaj kreas skismon, maljustecon, jurajn procezojn kaj persekutadon reciproke inter tiuj individuoj, decidas ankaŭ la sorto en la rilato de tiu nacio al la ceteraj nacioj aŭ ŝtatoj sur la terglobo. Tial ni vidas, ke la nacioj aperas kun karaktero same kiel la individuoj. Kelkaj nacioj estas superecaj kun granda sociala kaj materia potenco kaj pozicio akirita per la samaj aŭtoritatigitaj kaj neaŭtoritatigitaj rabmetodoj, kiel tiuj, kiuj faris el lertegaj negocistoj, riĉuloj aŭ granduloj. Ke same kiel la riĉa matadoro tiuj nacioj aperas en moralo kiel ankaŭ en vivado kaj agado kredante je sia propra senerareco kaj kredas sin pravaj por decidi super kunnacioj kaj fari ilin viktimo de novaj raboj, tio estas nur, kiu nuntempe fariĝas fakto por la vekiĝanta ĉiuaro en la tuta mondo. Tial estas memkompreneblaĵo, ke la sorto de la nacioj subiĝas al la efikoj de tiu kroma trotakso de si mem aŭ la kredo je la falsa aŭtoritato, kaj ke same ĉi tie kiel por la unuopa individuo la orgojlo falos. Ni sekve ankaŭ vidas naciojn vivantajn en lukso kaj superfluo kaj naciojn vivantajn en mizero kaj malriĉo. Ĉe la riĉa nacio kiel ankaŭ ĉe la riĉa homo komplete mankas kompreno pri la vera valoro en la mondo. Por ambaŭ la mezurilo de valoro estis la oro, la materio anstataŭ la kreokapablo, kio estas la absolute sola afero, kiu povas doni al la materio valoron. La kreokapablo ankaŭ estas la sola, kiu povas fari "ion" "viva estulo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.