Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
15-a Ĉapitro
La vera riĉeco estas nek aĉetebla nek vendebla
Tiel la kreokapablo estas la absolute sola formo de vera riĉeco.
Ĝi ne estas proprigebla per rabado aŭ malriĉigo al aliaj estuloj.
Oni ankaŭ ne povas ricevi ĝin donace, kiel oni ankaŭ ne povas fordonaci ĝin al iu ajn alia.
Ĝi ne estas aĉetebla, kaj ĝi ne estas vendebla.
Ĝi havas neniun rilaton al mono.
Ĝi estas la absolute sola, kio povas esti absolute "privata posedo".
Ĝi estas la absolute sola, kun kio oni povas naskiĝi, kaj la sola, kiun oni povas preni kun si el la fizika vivo en la sferojn de la spirita mondo kaj reen al la nova fizika vivo.
Nur tiu kreokapablo estas reale, neskueble kaj absolute "riĉa" kaj reprezentas la realan "superklason", kiu evoluigis perfektan kreo- aŭ manifestokapablon.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
