Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
17-a Ĉapitro
La artefaritaj rangodiferencoj
Sed esti spirite "malriĉa" ja ne kondiĉas laŭ kosma vidpunkto, fizikan malriĉecon, mizeron, malsaton kaj suferon.
Ĉu ni ne vidas, precize, ke en la naturo la bestoj, kiuj en spirita rilato ja multe malsuperas al la homoj, tamen grandparte ricevas en sia vivo tion, kion ili vivnecese bezonas, tiel ke ili povas ne nur reproduktiĝi, sed ankaŭ ludi kaj ĝui la vivon? –
Ĉi tie ne troviĝas "riĉuloj" aŭ "malriĉuloj".
Ĉi tie ne troviĝas riĉula vivo surbaze de monopoligo de la vivbezonaĵoj.
Ĉi tie klare vidiĝas, ke ne estas la senco de la vivo, ke iuj estuloj monopoligu la materiojn aŭ vivbezonaĵojn laŭ pli granda skalo, ol postulas natura bezono, kaj per la superfluaj materioj starigi "artefaritajn" rangodiferencojn aŭ fari sin "artefaritaj" superklasuloj.
Estas precize tiu vero, kiu konfirmiĝas en la malnova maksimo: "Al orgojlo venos falo".
"Orgojlo", kio estas rekta la malo de "humileco", estas identa al la imago aŭ kredo je tio, ke pro siaj proprigitaj valoroj aŭ amasigitaj materioj oni estas multe pli granda kaj perfekta estulo ol tiu "proksimulo", kiu ne posedas tiajn amasaĵojn aŭ riĉaĵojn.
Kaj ĉar oni ankoraŭ ne estas matura aŭ spirite kvalifikita, kiam oni portas senton de supereco rilate la kunestulojn, oni fariĝas malamema rilate al tiu "proksimulo", kiu ankoraŭ ne atingis la saman materian pozicion, kiun oni mem atingis.
Oni konsideras lin nur "primitiva" estulo, kiun oni rajtas ekspluati.
Kaj en multaj okazoj la riĉulo havas tute sub sia potenco tian estulon, kies ekonomia ekzistado plene dependas de la ekspluata rilato, en kiu la menciita riĉulo envolvis lin.
La pago por tiu granda laboro, kiun li faras por la riĉulo de mateno ĝis vespero, estas malaltigita tiom, kiom eble, kaj foje eĉ konsiderata de la riĉulo kiel "favordonacon".
Kaj ĉar en tiu situacio la malriĉulo ne povas konkurenci kun la riĉulo rilate al vestoj kaj luksaj ĉirkaŭaĵoj, sed kelkfoje devas kontentiĝi per la ne plu uzataj vestoj kaj uzobjektoj de la "riĉulo" kaj rilate al loĝloko estas devigita esti en tegmentejo aŭ kelo, do krome per tio kreiĝas klara aŭ forta materia reliefigo de lia identeco kiel "subklasulo".
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
