Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
2-a Ĉapitro
Migrado en la mallumo
Tiu migrado okazas trans kontinentoj kaj maroj, tra senfekundaj dezertoj kaj glacie malvarmaj polusaj landoj, trans frostiĝintaj tundroj kaj marĉoj, trans riveroj, lagoj kaj riveretoj, tra fekundaj florplenaj herbejoj, ĝardenoj, kampoj kaj arbaroj, supren laŭ krutaj rokaj deklivoj, montaj deklivoj kaj malsupren tra profundaj kaj malhelaj abismoj kun malvarmaj ŝlimkavernoj kun ŝlimaj rampuloj kaj venenaj haladzoj, tra sune varmegaj febrodonaj terenoj kaj ĝangalaj boskoj plenaj de ĉiuspecaj vivdanĝeraj sovaĝaj bestoj kiel tigroj, serpentoj, krokodiloj kaj insektoj. Sed ni ankoraŭ ne venis al la fino de la vojo. Ankoraŭ restas grandaj kuriozaj terenoj por trairi, antaŭ ol ni atingos "la pordegon de la saĝo". Ni devas ankoraŭ trairi terurajn mortozonojn, kie la vivaj estuloj povas konservi sian vivon nur pere de mortigo kaj murdado de aliaj estuloj. Kaj ni iras tra zonoj, kie la venenaj flamoj de la malamo igas la vivajn estulojn mensogi, kalumnii, korpodifekti, murdi kaj mortigi unu la alian – ne ĉar estas vivkondiĉo mortigi, kiel estas ĉe la bestoj, – sed nur por povi forpreni unu de alia pli avantaĝan lokon aŭ progreson en la granda migrado. Trans batalejojn kun mortigaj militotankoj, kanona tondro, knarado de mitraloj kaj kun bombaj aviadiloj, kiuj danĝerigas vidadon al la hela ĉielo de Dio – la laste serĉata rifuĝejo por la elĉerpiĝantaj rigardoj de la mortantoj – tie iras la eterna vojo. Plue la vojo transiras haladzantajn kadavrojn, ruinaĵojn de grandaj urboj, vastajn soldatajn tombejojn, tro plenigitajn hospitalojn, mizerajn kaj malsatantajn popolojn turmentatajn de epidemioj, ŝteloj kaj raboj. Kaj el "protektejoj", keloj kaj teraj kavernoj la homoj krias al tiu ĉielo, kiun ili mem venenis kaj sekve ne kuraĝas fronti, krias pri la granda kaj sola: "paco". Ĉio alia estas sensignifa.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.