Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
21-a Ĉapitro
La primitiva vanteco ĉe la kulturhomo kiel ankaŭ ĉe la naturhomo
Estas prave, ke "vanteco" en si mem ne estas "peko", kaj ene en certa sfero ĝi estas necesa.
Sed kie ĝi preteriras la postulatan, ĝi estas la esprimo por la avido reprezenti ion originalan, ion kio povas veki admiron ĉe aliaj pri onia aspekto, do reprezenti pli "altan" socian stadion, pli "altan" kulturnivelon, esti pli "altranga" ol la aliaj.
En si mem tiu avido estas sufiĉe sana tie, kie ĝi ne servas nur por kontentigi la modon per ŝuoj aŭ ĉapelo, formo de pantalono aŭ la longeco de jako, la koloro de kravato kaj ĉu oni devas aŭ ne devas porti ombrelon.
Kiam "la kulturnivelo" ekskluzive reprezentas nur tiajn aferojn, ĝi ne havas rilaton al la vere alta kulturo.
La menciitaj aferoj estas nur kaprico de la vanteco.
Kaj sekve oni povas ĝuste diskuti, kies kaprico aŭ gusto estas la plej "rava", kaj kies "ornamaĵo" aspektas pli bele ĉu plumaĵo de indiĝena homo, ringoj en orelo kaj sur brakoj kaj kruroj, pentrado kaj tatuado de vizaĝo kaj korpo aŭ la siavica aplikado de la samaj ideoj fare de "kulturta" homo.
Ĉu la plumaĵo troviĝas sur kapo de ministro aŭ sur tiu de indiano, ĉu la ringornamaĵo estas aplikata de afrika nigrulino aŭ de usona dolarprincino, ĉu ŝminko kaj koloroj estas aplikataj sur la haŭto de blankulo aŭ neblankulo ŝanĝas principe nenion.
La diferenco, kiu eble povas ekzisti, estas nur demando pri aliro al kaj rutino en uzado de la materialo por la menciitaj ornamaĵoj.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
