Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
22-a Ĉapitro
Parada ornamaĵo ne igas la friponon fariĝi sanktulo aŭ pli altevoluinta homo ol li estis antaŭe
Tutprave la estuloj de la ĝangalo ankoraŭ ne kapablis havigi al si materialojn de tiel alta aŭ delikate prilaborita kvalito, kiel povis la kulturhomoj, kaj tiel ili devas uzi pli maldelikatajn aŭ malpli taŭgajn materialojn ol povas la estulo de la civilizita mondo. La arto de ornamado estas en si mem nur demando pri rutino, kiu povas evolui same bone en la sfero de la naturhomoj kiel en tiu de la kulturhomoj, kaj tial ĝi ne povas reprezenti iun absolutan fidindan signon pri reala kulturo. En sia plej profunda analizo kulturo estas esprimo de humaneco aŭ estas karakterizilo por tio. La nivelo de humaneco sole povas esti identa kun la mezurilo por la kulturnivelo. La principo "ornami" aŭ "plibeligi sin" estas same bone aplikebla de la naturhomo kiel de la kulturhomo, de la kanibalo kiel ankaŭ de la diplomato, de "la pekulo" kiel ankaŭ de "la sanktulo", kaj tial oni ĉi tie povas kompreni, ke oni absolute nur estas esprimo de principo komuna kun malpli altaj kulturniveloj aŭ specoj de kulturo, kiam oni ŝminkas aŭ pentras sin, uzas vastan aŭ malvastan pantalon, portas jakon kudritan laŭ tiu aŭ alia modo, aŭ kravaton en tiu aŭ alia koloro, tiun aŭ aliajn ĉapelon kaj ŝuojn, ornamaĵojn, ringojn aŭ similajn aferojn. Tia parada ornamaĵo ne ŝanĝas "friponon" en "sanktulon" aŭ inverse. La kulturnivelo ne estas io, kion oni surmetas aŭ forprenas kiel robon, – ĝi ne estas io, kion oni povas surŝmiri per peniko kaj kion pluvgutoj forigas. Kaj ĉi tie ni estas ĉe la kerno de la afero. Ĉi tie okazas la mondparado de la imperiestro aŭ lia promenado en nura ĉemizo. Vanteco estas virto, kiam ĝi, efikante kiel motoro en "orgojlo", ne superas sian norman stadion, nome tiun stadion, kie ĝi efikas kiel naturnecesa, saniga kaj higiena prizorgo de la organismo tiel, ke ĝi ĉiam regas la situacion rilate tiun perfektan aspekton, en kiu ĝi laŭnature kreiĝis por prezenti. Kie vanteco superas tiun stadion, ĝi fariĝas nenatura aŭ troigita kaj ne plu rilatas al vera logiko. Kaj estas fakte nur tiam, ke oni komencas nomi ĝin "vanteco". Antaŭ tiu stadio ĝi estu konsiderata kiel naturan instinkton de memkonservado.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.