Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
25-a Ĉapitro
"La kalkitaj tomboj", kies enhavo estas "senvivaj ostoj kaj ĉiaspeca malpuraĵo"
Sed kiel esprimiĝas tiu religia orgojlo? –
Ĉu ne en la vanteco kiu montriĝas en la eldiro de estulo, ke li estas savita kaj apartenas al "la elektitaj infanoj de Dio", kaj sentas tion kiel specialan favoron fare de Dio, pro kiu favoro li sentas sin levita super la aliaj estuloj, tiuj ekster la koncerna sekto aŭ religia sinteno, "la perditaj" aŭ tiuj, kiuj iras sur "la larĝa vojo de la peko"?
Kiam ĉie la sama estulo laŭte kaj bombaste kondamnas la aliajn estulojn kaj karakterizas ilin kiel "eterne perditaj", ĉu do ne tio same estas vanteco? –
Ĉu ne la sama vanteco prezentiĝas al ni, kiam la menciita estulo kondamnas aliajn sektojn aŭ religiajn asociojn kaj senrezerve konsideras "sola feliĉiga" tiun religian asocion, al kiu ĝi mem apartenas?
Ĉi tie oni eble opinias, ke tiuj estuloj estas erargviditaj de la speciala koncepto kaj sinteno de sia asocio. Ili estas viktimo de precize tiu superstiĉo, ke tiuj, kiuj ne enmembriĝas en ilia asocio kaj subiĝas al la religiaj dogmoj kaj tuta sinteno de tiu asocio, estas perditaj. Jes, tio estas tute ĝusta. Ili estas viktimo de la sinteno de koncerna sekto, sed kial tiu sinteno plaĉas al tiuj homoj? Kial ili estas feliĉaj kiel adeptoj de tiu sekto? Kial ne estas io en ili, kio reagas kontraŭ tiu penso, ke iuj devus esti "perditaj", dum ili mem estas speciale elektitaj aŭ favorataj de Dio? – Ĉu ne ĝuste tial, ĉar tiu penso, tiu religia sinteno tre plaĉas al ili? – Ĝi estas plene konforma kun tio, kion ili plej deziras kiel ĝenerale validan. Ili ne vidas ion maljustan en tio, ke eventuale "la proksimulo" povas "eterne perdiĝi", turmentiĝi en "infero", dum li mem, eĉ ne propra forte, sed pro "graco" speciale favoriĝis de la Providenco aŭ Dio kaj en la tuta eterneco devas havi senliman brilan feliĉon. Ĉu tio ne precize estas la sama tendenco aŭ pli ĝuste la sama principo kiel tiu, kiu plenigas "la riĉulon", "la modulon", "la luksvirinon", kaj aliajn? – Ĉu ne estas la sama ĝojo kaj kontenteco pro tio, ke oni ne estas kiel la aliaj, sed kontraŭe estas "pli kvalitaj" kaj "pli kulturitaj", apartenas al la "savitaj", kio ankaŭ en ĉi tiu okazo signifas aparteni al "la superklaso"? – Kiu el la menciitaj tipoj estas la malpli "farisea"? – Ĉu oni kredas, ke oni estas pli proksima al "la ĉiela regno", nur ĉar oni ŝanĝas la nocion "superklaso" al "la savitaj" kaj la ekstravagancojn de la riĉulo, la ekstremajn modajn kapricojn aŭ alian formon de prezento de "artefarita" kaj "falsigita arta superklaso" al ia formo de religia alta klaso? – Ĉu oni estas pli anĝelsimila, ĉar oni promenas sur vojoj kaj stratoj kaj konsideras sin mem "altigita" super la aliaj, "la paganoj" kaj "la sendiaj" kaj imagas esti unu el la speciale elektitaj de Dio kaj estulo "savita" de "la peko", nur ĉar oni estas ano de iu aŭ alia religia sinteno, ricevas membrokarton de iu aŭ alia speciala religia movado? Aŭ ĉar oni trapasas la samajn vojojn kaj stratojn kaj sentas sin altigita super plej multaj aliaj kunestuloj kaj en plej bonkoraj okazoj grace, superecafable rigardas malsupren al "la proletaro" aŭ homoj en laboro aŭ laborvestoj, nur ĉar oni mem portas elegantajn vestojn kaj troviĝas alte sur ĉevalo aŭ en luksa ĉaro, vestita laŭ la plej lastatempe modo? – Jes, "la fariseo" kaj "la doganisto" estas pli vivaj hodiaŭ ol iam ajn. "La kalkitaj tomboj" kies enhavo estas "senvivaj ostoj kaj ĉiaj malpuraĵoj", estas la kosma analizo de la mondliberiganto Kristo pri la orgojlo aŭ la malo de humileco. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
