Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
27-a Ĉapitro
La malkontentaj "laboristoj en la vinbera ĝardeno" ankoraŭ ekzistas
Sed same kiel uzado de rafinitaj teknikaĵoj aŭ uzaĵoj en si mem ne estas krimo, sed kontraŭe estas dia beno, kiam ilia utiligo ne estas motivata de vanteco sed sole en pura ĝojo pri kaj ĝuado de la perfekto kaj beleco de la aferoj mem, tiel kompreneble ankaŭ ne estas krimo aŭ peko esti membro de religia sekto aŭ esti adepto de religiaj ideoj aŭ pensosistemoj pli-malpli ekstremaj, sed tiu membreco tamen ne devas esti speco de ekstera briletado, per kiu oni serĉas artifikan kontentigon de la avido posedi "altigitecon", kiun la proksimulo ne atingas kaj prefere ne rajtas atingi.
Tio ja aspektas strange.
Sed ni renkontis homojn, kiuj nomis sin "savitaj" kaj tamen deprimiĝis pensante pri tio, ke "ĉiuj" homoj senescepte fariĝos "savitaj", kaj ke absolute "neniuj" "perdiĝas eterne".
Kio estas tio, kio sentiĝas en la interno de tia "savita" estulo? –
Ĉu ne en realo temas pri ofendita "vanteco"? –
Se ĉiuj estuloj estus "savitaj", alivorte atingas saman "altigitecon" kiel tiun, kiun li laŭ propra opinio mem atingis, kiu plezuro restus por tiuj, kiuj taksas sin savitajn? –
Ĉu ne estas facile vidi, ke en tiu situacio la estulo pli ĝojas pro tio, ke li estas "levita super la proksimulo", kaj pro tio ke li estas estulo pli favorita de Dio ol estas "la proksimulo", anstataŭ vivi en ĝojo pri amo al la proksimulo.
Se li vivus en amo al la proksimulo, li preferus mem iĝi perdita, ke la "proksimulo" suferu tiun diablan sorton.
La nura penso, ke ĉiuj estuloj senescepte atingos la dian altigitecon, kiun li mem estas atinginta, plenigus lin per sento de la plej alta beato.
En la "savita" estulo ni do vidis nur la "altigecon" de la fariseo. Ankoraŭ ekzistas la laboristoj en la vinbera ĝardeno, kiuj indignis pro tio, ke tiuj laboristoj, kiuj venis en la dekunua horo, ricevas la saman pagon kiel tiuj, kiuj laboris la tutan tagon. Daŭre oni pristrebas la plifavoradon al si mem pli ol al la "proksimulo" kaj la per tio sekvan senton je sia propra "altigiteco" kompare al tiu "proksimulo". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
