Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
28-a Ĉapitro
Falsaj Kristoj, falsaj profetoj kaj falsaj okultaj aŭtoritatoj
Nuntempe aperas multaj estuloj, kiuj asertas esti "Kristo", profetoj aŭ okultaj aŭtoritatoj elsenditaj de Dio por "savi" la mondon, sed kiuj fakte havas nenion alian por reprezenti ol tiun sian aserton lige kun la malfeliĉa mensa persekutado, kalumnioj kaj indigna kaj malica kritiko pri ĉiuj aliaj portantaj religioj kaj de religiaj aŭtoritatoj en la mondo.
Ĉu ne oni do kredas, ke ankaŭ ĉi tie revelaciiĝas al ni la ĉasado de kontentiĝo de senbrida avido briliĝi per tia sublimeco, kiun neniuj aliaj estuloj havas? –
En la mala okazo ilia energiaktivado ne tiel grandskale, kiel fakte okazas, estus dediĉita al disvastigado de la aserto, ke ili estas "Kristo" aŭ alia granda aŭtoritato, aŭ ke en antaŭaj vivoj ili estis tiel aŭ tiel granda kaj elstaraj en socia kiel ankaŭ en artaj, religiaj aŭ intelektaj regionoj, – pozicioj, kiuj eĉ ne en plej malalta grado donas ian ajn ekbrilon aŭ signeton pri ilia nuna apero aŭ mensa disvolviĝo, kaj kiuj en la okulta kampo evidente kulminas en naiveco.
Tiel la centra afero en la apero de tiuj estuloj estas kultado de la imago pri propra "alta okulta" estinteco, kiu kulminas en la aserto, ke ili estas Kristo, samtempe kun tio, ke mense vidite ili piedbatas al ĉiuj flankoj kontraŭ la veraj aŭtoritatoj, kies pozicioj estas minacaj, barantaj al la imagata Kristo lian atingon de aŭtoritato kaj pozicio.
Imagu, kian paradon en "nuda ĉemizo" aŭ okulta nudeco, tiaj orgojlaj animoj prezentas al vido.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
