Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
29-a Ĉapitro
Tio, kio malkaŝas la falsan profeton aŭ la falsan spiritan aŭtoritaton
Sed kompreneble ne estas ĉiuj religie vantaj homoj, kiuj montras tiel senlime nekontentigitan vantecon.
Ilia fantazio pri propra spirita grandeco tamen aperas kiel senbrida inklino ludi absolute gvidan rolon en religiaj aŭ okultaj entreprenoj aŭ movadoj, ĉu pere de preleglaboro, aŭtoreco aŭ instruado, kvankam iliaj kvalifikoj estas tre neperfektaj aŭ mankohavaj.
Ke ilia idealismo ne estas tute vera, vidiĝas, kiel ĉe la falsaj kristoj, en tio, ke la centra afero en ilia energidisvolvo estas la kultado al ili mem.
Ilia religia kaj okulta agado, iliaj skribaj produktoj, iliaj prelegoj kaj paroladoj estas pli kalumnio, persekuto, negativa kritiko al aliaj religiaj aŭ okultaj movadoj, aŭ alivorte malbone kamuflita profesi-envio, indigno aŭ kolero al tiuj movadoj kaj iliaj gvidantoj kaj kreintoj kaj precipe kontraŭ tiuj, kiuj malakceptis ilian "okultan" kunlaboremon, kaj de kiuj ili sentas sin malĝuste taksataj, ol ili estas vera afereca kritiko kaj absolute altruisma idealismo.
Estas tiu tuta malĝentileco en ilia impetado, kiu por la evoluinta estulo montras ilian kompletan mankon de kono de la aboco de la okulta aŭ de ĝia unua delikata premiso por la vera okultismo mem kaj malkaŝas ke la motora forto en ilia "okulta" agado aŭ "idealismo" estas ofendita vanteco.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
