Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
30-a Ĉapitro
Kiam kandeleto deziras konkurenci kun la suno
Kompreneble troviĝas multaj aliaj formoj de esprimoj de religia aŭ spirita vanteco aŭ naiveco ol la ĉi tie menciitaj, sed neforigela rekonilo de ili ĉiuj estas, ke laŭ precipa grado ili estas koncentritaj pri suspektigo al aliaj religiaj kaj okultaj entreprenoj kaj al ties gvidantoj kaj kreintoj, dum ilia propra pozitiva spirita agado estas nur plagiatoj kaj imitadoj de la scio kaj manifestaĵoj de la gvidantaj eminentuloj, eĉ de la rezulto de la laboro de tiuj estuloj, kiujn ili ja persekutas. Povas esti nur ofendita vanteco tie, kie tro klare montriĝas persona indigno aŭ kolero; tio montriĝas esti fakto en tio, ke la vera okultismo aŭ altintelekta idealismo, kiujn ili imagigas sin reprezenti, neniel povas uzi aŭ aktivigi la konscitavalojn de la primitivaj estuloj, malriĉaj je inteligento kaj sento.
      Kaj sekve anstataŭ altruisma idealismo la rezulto fariĝas nur pure primitiva, besta sinkonserva instinkto. Oni nun klopodas suspektigi la verajn aŭtoritatojn, por ke ĉi tie pli forta lumo ne tro altgrade paligu la propran lumon. La kandeleto konkurencas kun la suno. Ke en tia situacio ne venkas la kandeleto, tio certe estas evidenta fakto por ĉiu normala tera homo. En sia plej grava disvolvo la orgojlo estas la samo kiel "la kandeleto", kiu deziras prezenti sin kiel nenion malpli ol la suno, pro kio ĝi sekve devas batali por mallumigi la tro minacan kaj por "la kandeleto" kompromitan lumon de la suno. Ju pli "la kandeleto" batalas favore al sia vanteco, des pli ĝi malsukcesas tiel, ke ne nur fariĝas ĝia flamo tute sensignifa en la forta lumo de la sunbrilo, sed ankaŭ en nenatura maniero degelas ĝia fizika korpo kaj elfluas de la meĉo, kaj tiel ĝia lumo fariĝas ankoraŭ pli nestabila aŭ ŝancela. Tio estas naturleĝo, kiu neeviteble kondiĉas, ke "al orgojlo venos falo". Kaj estas tiu falo, kiu restigas en la konscio de la individuo "humilecon", kio alivorte signifas: la absolutan sinrekonon de la propra neperfekteco. Estas tiu sinrekono, kiu igas "la perditan filon" reveni al "la Patro", kio estas reen al normala takso de si mem kaj per tio reen al natura sinteno al la vivo aŭ "la proksimulo". Sen tiu "falo" neniu sinrekono, kaj sen sinrekono neniu spertado de la reala aŭ absoluta vero, kaj sen rekono de la absoluta vero oni do daŭre promenas en la "nuda ĉemizo" de la fabelo pli aŭ malpli je la ridado kaj mokado de la ĉirkaŭantoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.