Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
31-a Ĉapitro
La orgojlo estas la plej efika fermado de la sensoj por pli alta okulta percepto aŭ kosma klarvido
En la antaŭa teksto ni do donis etan skizon de la plej ekstremaj reprezentantoj aŭ reprezentaĵoj de "la orgojlo". Ni spertis, kiel ĉiu situacio tiu rekta malo al la "humileco" estas supertakso aŭ falsa koncepto pri sia propra mio kaj sur ĝi bazita tro granda kultado al la sama mio aŭ memo. Estas memkomprenebla afero, ke kun tiu iluzia aŭ falsa sinteno de la konscio kaj la sensoj oni neniel povas esti konforma al la amo al proksimulo. Kun tia ĉiorega kultado de si mem oni kompreneble povas fari sian "proksimulon" nur "orfo". Por kontentigi tiun kultadon, por "altigi" sin mem, oni devas laŭ responda grado "subpremi" sian proksimulon. Esti subpremanto al la proksimulo, kio estas la samo kiel esti subpremanto al la vivo, estas kontraŭi al la kreado de la universo aŭ la fortoj de la Providenco, tio estas kritiki fulmon kaj tondron, estas deziri ŝanĝi la iradon de la suno kaj la vojon de la tero, estas deziri instrui kaj dikti al la eterna Providenco aŭ Dio. Ke per tia konscisinteno oni absolute neeviteble forbaras sin mem de la plej alta kaj plej bela realeco de la vivo, tion oni ne bezonas klarvidon por vidi. La orgojlo estas la plej efika fermado de la sensoj por gvidado de ĉia formo de pli alta kosma aŭ intelekta kompreno de la vivo. Kiel povu okazi, ke orgojla estulo havu aliron al la konfidenco de alia estulo en situacioj ekster la pure geedzeca aŭ enamiĝa sfero? – Ja ne estas la fanfaronega, memkontenta homo, al kiu oni turnas sin en sia malĝojo kaj malfeliĉo. Ankaŭ ne estas tiuj fanfaronegaj sinkultantoj, kiujn oni serĉas kiel intimajn amikojn kaj kunlaborantojn, kaj kiu povas instrui, konsili aŭ alimaniere doni intelektan apogon al estuloj, kiuj en sia fanfaronado kaj artefarita memfido nur povas koncepti sian propran primitivecon kaj nepretan staton kiel intelektecon kaj perfektecon eĉ ĝis tia grado, ke kelkfoje ili sentas sin superecaj aŭtoritatoj rilate al kiu ajn kaj al kio ajn? Kiu povas instrui lernantojn, kiuj kredas, ke ili estas pli saĝaj ol la instruisto? Ĉu interrompo aŭ baro de la vojo al la vera rekono de la vivo mem povas esti pli efika aŭ realisma ol ĝuste en tia okazo? Ĉu "la gardanto ĉe la sojlo" povas esti pli realaj ol ĝuste tie, kie la estulo estas rigidiĝinta en la imago pri sia propra "senerareco" aŭ "ĉion superbrilanta perfekteco"? Ĉi tie fariĝas fakto por la evoluinta homo, ke la mala konscisinteno, kio estas la humileco, necesas, por ke entute oni povu fariĝi akceptema por kaj fizika kaj mensa apogoj kaj klarecoj kaj per tio ricevi aliron al la vojo de scio aŭ altintelekteco al la rekono aŭ malkaŝo de la reala kaj vera vivo: la amo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.