Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
34-a Ĉapitro
Tio, kion ni nomas humileco
Se ni konas nian propran "perfektecon", ni scias, ke ĝi tute ne povas esti ajna favoro al ni fare de la Providenco aŭ Dio, senkonsidere kiel ajn brila "perfekteco" ĝi estas en la kreado de altintelekteco. Se nia kono pri tiu perfekteco nia estas reala kaj absoluta, ni sekve scias, ke temas nur pri tempo, antaŭ ol la aliaj trapasos la saman ŝtupon kiel tiun atingitan de ni, same kiel temas pri tempo, antaŭ ol ni mem trapasos la pli perfektajn ŝtupojn, kiujn aliaj jam trapasis nun. Tiu perfekta kaj absoluta sinrekono malhelpas al ni havigi eĉ la plej etan bazon aŭ apogon por la sento esti pli alta aŭ pli favorata de la vivo, la Providenco aŭ Dio, ol aliaj estuloj estas. Nenion ĝi restigas en ni, kio povas rezultigi farizean sinkultadon pro propra evoluŝtupo kaj la el tio sekvan malestimon al tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis la saman ŝtupon. Kaj estas tiu konscistato plene purigita je la stimulo de sinkultado, kion ni nomas "humileco".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.