Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
7-a Ĉapitro
La kaŭzo, ke humileco estas tiel absolute necesa
Ni devas do ĉi tie distingi inter timo kaj humileco. Dum timo esprimiĝas en devigita subiĝo aŭ "obeemo", humileco esprimiĝas en natura kaj libervola estimo kaj admiro de natura aŭ reala anima supereco, senkonsidere ĉe kiu ĝi aperu. Ĉar kiel menciite humileco estas senrezerva rekono de propra malkapableco aŭ malsupereco, estas facile vidi, ke tiu konscistato estas la sola, kiu povas malfermi "la pordegon de la saĝo" aŭ la absolute sola sinteno, kiu povas malfermi al nova scio. Sen rekono de propra malsupereco neniel povas esti parolo pri akceptemo por instruado, konsiloj kaj instrukcioj, ĉar sen tiu rekono oni nepre kredas mem posedi la necesan scion. Kiel logika sekvo de tio oni konsideras ĉian alian instruon, ne nur tute superflua, sed eĉ ankaŭ erara, ĉar oni ja ne komprenas, ke eraras onia propra scio aŭ propra koncepto. Oni eble eĉ komencas instrui tiun falsan scion, kiun oni havas sur iu ajn kampo, kaj batali por ĝuste pere de ĝi fariĝi rekonita kiel kapabulo en la koncerna kampo kaj konsideri ĉiun, kiu ne agnoskas tion, sia malamiko. Sekvo estas, ke oni pleniĝas per malamikeco kaj netoleremo kontraŭ la veraj kapabuloj en la kampo, ĉar pro sia propra imagata aŭtoritato oni tute ne povas rekoni aŭ kompreni ilin. Ke tio konduku al katastrofo estas memkomprenebla sekvo. En la longa daŭro la falsa aŭtoritato ne povas konkurenci kun la vera.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.