Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
13-a Ĉapitro
La plej granda malhelpo en atingo de la plej alta scio
Unu el tiuj statoj de malekvilibro, kiu ĉefe povas akompani la individuon plej longe antaŭen en ĝia irado al la lumo por finfine fariĝi kompleta malhelpo por perceptado de la plej alta scio, estas la avido brili. Tiel longe, kiel la plej alta deziro de individuo estas povi brili pli ol aliaj tiu ĝia deziro trasaturas ĝian esploradon, eĉ tre ofte sen ke la individuo mem vere konscias pri tio. Sekve tiu esplorado reale fariĝas pli "vetkuro", granda batalo aŭ energidisvolvo por esti la unua por atingi scion, kiun onia proksimulo prefere atingu nur tra si mem, ol ĝi fariĝas esprimo de reala inklino eduki sin en la granda amo aŭ en la afero "ami sian proksimulon kiel sin mem". La esplorado de tia individuo do ne fariĝas stimulo de ĝia propra rezignado avantaĝe al la proksimulo, sed kontraŭe "akaparo", venkakirado de spirita havaĵo, manifestado de avido pri oro, fariĝi "riĉulo", transigita al la spirita sfero. Tiaj estuloj fakte havus eblecon fariĝi "la kapitalistoj" de tiu sfero, se ne precize la avido brili estus la plej granda malhelpo por proprigo de la plej alta spirita riĉeco. La aliro por "vidi Dion" ne estas "akaparebla", ne estas disponebla kiel "premio" por "vetkuro", kiu estas stimulita aŭ portata de la timo, ke la proksimulo eble venos la unua. "La regno de Dio" ne estas objekto de konkurenco. Tio kompreneble ne signifas, ke tiuj individuoj ne povas proprigi al si aŭ "akapari" multe da scio, male. Sed ĉar ĉia reala spirita scio neniel povas fariĝi memsperata tiel longe, kiel ĝi estas esprimo de "akaparo", devas kontentigi vantecon, devas esti rimedo por atingi potencon, la spirita scio de tiuj individuoj fariĝas nur teoria tie, kie ĝi ne estas stagnita en dogmoj. "La akaparita havaĵo" estas nur malplenaj etiketoj por produktoj, kiujn ili neniam mem spertis. Ilia "multe da scio" aŭ supozate "alta spirita nivelo" estas nur ekstera brilaĵo, estas nur vico da"bonaj vortoj". Sed kiel konate tiuj imponas aŭ "ravas malsaĝulojn", kaj tial la ĉi tie menciitaj individuoj povas vere ekkapti adeptojn aŭ admirantojn, fariĝi gvidantoj de etaj "religiaj unuiĝoj""grupoj" kaj sekve akiri certan kontentiĝon de siaj vantecoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.