Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
16-a Ĉapitro
La kaŭzo, ke oni ne devas juĝi aŭ esti netolerema al aliaj homoj
Sed antaŭ ol mi pluiru, mi tamen deziras rimarkigi, ke la priparolitaj individuoj, kiuj apartenas aŭ al la sentokategorio aŭ al la inteligentokategorio kompreneble ne estu konsiderataj kiel "pekkaproj", kiel malbonaj kaj malutilaj kuncivitanoj en la socio, kontraŭe, tia aserto estus ja same naiva kaj krie kontraŭ al la eternaj leĝoj, kiel aserto, kiu esprimas neneceson de infanoj en la socio. Kiel la infana stadio estas la pordego al la zono de la plenkreskuloj, tiel ankaŭ ĉiu por si tiuj du kategorioj estas stadioj, kiuj kune estas la neevitebla pordego al tiu sfero de humileco, kiu estas la granda antaŭkorto de la ĉioamo, kie troviĝas la absolute sola enirejo al "la templo", "la sanktejo" kaj "la plejsanktejo". Same kiel la infanoj survojas fariĝi plenkreskuloj tiel ankaŭ la estuloj de la menciitaj kategorioj neeviteble survojas al la granda scio, survojas al "la ekvido de Dio", al perceptado de la granda amo, tute sendepende de tio, kiom ajn nuntempe eblas konsideri ilin netoleremaj, potencemaj kaj juĝemaj rilate al aliaj ktp. Ĉiujn tiajn manifestaĵojn la vera aŭ perfekta homo povas koncepti kiel infanajn manifestaĵojn en la reala vivo aŭ kiel manifestaĵojn de individuoj, kiuj ankoraŭ "ne scias, kion ili faras".
      Sed tiaj individuoj povas ankaŭ elmontri eĉ elstaran amon aŭ simpation sur kampoj, kiuj apartenas al ilia propra konscia regiono, kiel familio, parencoj, amikoj, samkredanoj kaj ankaŭ al aferoj, kiujn ili konceptas precize kiel "feliĉigajn", kvankam ili ja ankaŭ povas esti tre nesentemaj aŭ kondamnaj al ĉio, kio havas por ili fremdan naturon.
      Oni ankaŭ ne forgesu la grandiozan utilon, netakseblan sinoferon kaj batalon eĉ ofte kun la vivo kiel enmeto, kiujn en formo de materia scienca esplorado granda parto de la estuloj de la menciitaj kategorioj realigas por la homaro. Ĉiuj negativa kritiko, netoleremo kaj sento de supereco rilate al la estuloj de la menciitaj kategorioj sekve povas esti esprimo nur pri pensklimato, kiu montras, ke ankaŭ ĝia posedanto ne havas tiun humilecon aŭ estimon al ĉio kaj ĉiuj, kiu rezultigas la talenton por kompreno kaj perceptado de la vera vivo, la eterna vero, tiu regno, kiu ne estas el ĉi tiu mondo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.