Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
6-a Ĉapitro
Pri la nocio "la vojoj de Dio estas neesploreblaj"
Esti "altintelekta" do estas la samo kiel esti "ĉioama", kio cetere estas la samo kiel kun kompreno ami ĉion kaj ĉiujn. Tia estulo ne povas kritiki, pensi negative aŭ agi malice kontraŭ iu aŭ io, ĉar reale, fakte tiu estulo sentas kaj vidas Dion kiel la plej profundan originon en ĉia formo de manifestado, en ĉia formo de kreado, en ĉia formo de spertado.
      Koncepto, kiu nur parte konas Dion kiel originon de la kreado kiel tuto, malagnoskante la identecon de Dio kiel farinto de ĉio, kio aperas al la konceptanto kiel "neperfekta", "erara", "malbona", "aĉa", "malagrabla" ktp. kaj atribuas tiujn realaĵojn al unu aŭ pluraj memstaraj originoj apartaj de Dio, estas tute sen ia intelekta kompreno pri la realaj analizoj kaj leĝoj de la kreomistero. Estas ja ankaŭ tiel, ke neniel la kreantoj kaj adeptoj de tia koncepto povas per ia ajn formo de matematiko demonstri aŭ stabiligi ties identecon kiel absolutan veron aŭ kiel esprimon de la plej altaj justo kaj amo kaj sekve devis anstataŭigi tiun mankon per la spirita "anestezilo": "La vojoj de Dio estas neesploreblaj". Kaj sub la influo de la imago aŭ hipnoto kreita de tiu rimedo ilia neperfekta sento esprimiĝas en miskompreno, indigno aŭ malamo al tiuj estuloj, kiuj komencas havi talenton por povi "esplori la vojojn de Dio".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.