Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-26) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
9-a Ĉapitro
Estuloj, kiuj rezonas partiece kaj sekve ne povas "vidi Dion"
La vojo por "vidi Dion" do iras nur tra "la ĉioamo". Nur tiu sola donas tiun ekvilibron en la menso, tiun sendependecon, kiu antaŭkondiĉas, ke la sensado ne fariĝu partieca, t.e. ne fariĝu tro granda avantaĝo sur iuj kampoj, kaj respektive malpli granda avantaĝo sur aliaj kampoj, kio en ambaŭ okazoj rezultigas falsan dibildon. Same en siaj grandaj kiel ankaŭ en siaj etaj detaloj la reala di- aŭ mondbildo esprimas la plej subtilan logikon, kaj tio estas nepre avantaĝa sur ĉiuj kampoj kaj sekve estas universala defendo por ĉiuj vivaj estuloj, por ĉio kaj ĉiuj. Tial la individuo devas veni en kontakton kun tiu bildo, alie ĝi ne estas sur sama "ondolongo" kiel la baza tono de la universo kaj sekve ne povas senti aŭ sperti sur tiuj kampoj, kun kiuj ĝi ne estas en kontakto. Ni ĵus vidis, kiel sen responda logika senso la sentospertoj igis sian originon rezoni partiece, malbeni ion kaj beni alion. Ĉar ĉio ja estas esprimo de Dio, tio signifas, ke tiaj individuoj malbenas iom de Dio, kaj laŭ responda grado ilia mondkoncepo, ilia di-koncepto devas laŭ responda grado fariĝi neperfekta. Ilia talento por kompreni la veran misteron de la vivo estas ankoraŭ nur dormetanta.
      Preskaŭ la samo validas por tiuj individuoj, kiuj havas tro grandan inteligenton kompare kun siaj sentospertoj. Ankaŭ ili rezonas partiece, ĉar ili kapablas kompreni nur rezultojn de pezoj, dimensioj kaj vibroj. Sed, ĉar Dio estas pli ol rezultoj de pezo, dimensioj kaj vibroj, ankaŭ tiuj estuloj ne povas "vidi Dion". En tiu direkto ankaŭ ilia talento estas sama kiel tiu de la antaŭe menciitaj estuloj, tre latenta.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.