Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo |
5-a Ĉapitro
La kapablo doni kaj ne riĉeco aŭ malriĉeco estas rekonilo de la evoluŝtupo de homo
Ĉar estas pli bone doni ol preni, multaj eble opinias, ke la vojo al la savo de la mondo fakte estas subite forpreni de ĉiuj bonstataj homoj iliajn riĉaĵojn aŭ forpreni de ĉiuj homoj iliajn "privatajn posedaĵojn" por en la sekva momento disdoni ĉiujn valorojn de la tero absolute egale inter ĉiuj unuopaj homoj, sed tiel ne estas.
Ankaŭ tia disdivido estus ja diktaturo.
Ke la valoroj ekzistas kiel "privataj posedaĵoj", ke iuj homoj proprigis al si la valorojn, dum aliaj nenion havas, tio estas ja sekvo de la evoluo. La nuntempaj cirkonstancoj estas la speciala esprimmaniero de certa evoluŝtupo, kio plue signifas rekte averaĝa sekvo de la provizora speciala mensa stato sur la skalo de amo al proksimulo, kiun reprezentas ĉiuj teraj homoj kiel tuto. Sekve tio estas la pinto de ĉio kion mense ili povas doni unu al la aliaj. Ke en sia nuna formo tiu donado ne estas la plej primitiva, same kiel ĝi ankaŭ ne estas la plej nobla imagebla, samtempe kun tio, ke ja estas fakto, ke ĝi troviĝas en kreskado, ke la vera evoluo de la homoj survojas al pli kaj pli granda reciproka socidonado unu al aliaj, tio montras kiel fakton, ke ĝi estas problemo de evoluo, alivorte, ke ĝia ŝanĝiĝo estas analoga al kreskado de estulo de infana al plenkreska stato kaj tial ĝi ankaŭ ne povas okazi surbaze de ordono. Se hodiaŭ ĉiuj valoroj estus egale dividitaj inter ĉiuj homoj de la tero, ni vidus tiun strangaĵon, ke en la daŭro de tre mallonga tempo miloj kaj miloj da homoj suferus en ruinigita stato, dum aliaj estus pereantaj pro bonstato, pro abundo kaj ekscesa uzado. La homoj do troviĝus sur precize la sama ŝtupo kiel ĝis tiam. Fari leĝojn kun tiel drasta postulo, ke neniu rajtas posedi pli ol la aliaj, do rezultigus senrezistan kontraŭon, kiu havus la Providencon mem aŭ la tutan naturon kiel kunbatalanton kaj sekve estus por la tera homo same nevenkebla kiel estas la irado de la luno aŭ la orbito de la suno. Preni riĉaĵojn de la riĉaj kaj doni ilin al la malriĉaj signifus nur translokiĝon, sed ne forigon de la rilato. Ke la malriĉaj administrus la riĉaĵojn pli bone kaj estus pli donacemaj al tiuj riĉuloj, kiuj nun estus ricevintaj la lokon de la malriĉuloj, ol tiuj faris dum sia bonstato, tio ne estus ĝenerala regulo. Ĉu ne en la ĉiutaga vivo montriĝas precize, ke la malriĉuloj, kiuj subite ekhavas grandajn riĉaĵojn, en plej multaj okazoj tute ne nobliĝas per tio, sed ke orgojlo aŭ fieraĉo precipe realiĝas en ilia menso, eĉ ĝis tia grado, ke kelkfoje ili retiras sin el la kunesto eĉ kun siaj gepatroj, nur ĉar tiuj estas malriĉaj? – Ili hontas pro ili rilate al siaj riĉaj amikoj kaj rilatuloj. Ne, la malriĉaj ne estas pli bonaj ol la riĉaj, kaj la riĉaj ne estas pli bonaj ol la malriĉaj. La belaj domoj kaj ekstravagancoj kiuj karakterizas la riĉulojn, ne estas aferoj de reala evoluo, sed nur afero de mono, kaj ĝi estas farebla de ĉiu, kiu venas en posedon de kapitalo. La krimulo povas porti la belajn vestojn same bone kiel morale evoluinta. Estas ĝuste, ke al uzado de luksaj domoj kaj belaj vestoj apartenas "kulturo" kaj "edukiteco", sed en multaj okazoj tio ne estas afero de evoluo, sed nur lernita "dresiĝo", ekstera mensa "lako" aŭ "verniso " per kiu oni malhelpas al "la proleto" en propra interno fariĝi tro malkaŝa aŭ videbla por onia "distingita" rilatularo. Tiu ĉi "dresiĝo" estas nur priskribo, kiu ĝis certa limo estas aĉetebla kaj lernebla kaj de la neevoluinta kaj de la evoluinta, se nur oni posedas monon, ĉar ja ne temas pri la leviĝo de la persono de unu reala evoluŝtupo al alia, sed estas kontraŭe kaŝa masko, per kiu oni povas doni al malalta ŝtupo eksteran aspekton identan kun tiu de ŝtupo pli alta. Esti riĉa sekve ne estas favorado fare de la Providenco, same kiel la situacio esti malriĉa ne estas puno aŭ malgraco de la sama centro de potenco. Esti riĉa aŭ malriĉa do neniel estas firmaj rekoniloj aŭ esprimoj pri tio, ke oni estas alte evoluinta. La plej granda saĝulo de la kristanismo ja esprimas sian ekonomian situacion jene: "la vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas nestojn, sed la filo de homo ne havas lokon, por ripozi sian kapon", – dum aliaj saĝuloj, ekz. Salomono, havis grandajn riĉaĵojn kaj Budho estis filo de reganto. – Juĝi la veran evoluŝtupon de homoj laŭ ilia materia riĉeco aŭ malriĉeco sekve kontraŭas al ĉia absoluta logiko aŭ ĉia perfekta maniero de kalkulado aŭ rekonado. Ĉiu, kiu prenas nur ĉi tiujn du faktorojn kiel rekonilojn aŭ mezuron de evoluo, necese pli aŭ malpli poste malsukcesos. La plej senerara rekonilo de la evoluo ne montriĝas en formo de persona havaĵo, sed kontraŭe en formo de tio, kiom da ĝojo oni kapablas senti atribuante al sia proksimulo iom de tio, kion oni posedas. Nia rilato al la afero doni estas nia rilato al la evoluo. Laŭ tio vidiĝas, kie oni situas. Per tio vidiĝas kiom da distanco mankas al la tera homo por esti "preta" estulo, kio signifas tiun estulostaton, kiu en "Livets Bog" esprimiĝas kiel "la vera homo". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
