Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-8) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
8-a Ĉapitro
La reala donaco
Koncerne la konon pri nia propra harmonio kun la naturo kaj nia pozicio en la menciita ciklo, ankaŭ tio apartenas al "la sola bezonata". Konstati ĉi tiun pozicion povas okazi nur per detala analizo de tio, kiel reale oni donas sian donacon. Troviĝas multege da formoj de transigo de valoroj de unu homo al alia, kiuj oficiale havas la nomon "donacado", sed reale troviĝas absolute nur unu sola maniero, laŭ kiu valortransigo de unu homo al alia estas absoluta donaco laŭ kosma vidpunkto. Ĉi tiu maniero manifestiĝas nur, kiam la donaco identas kun absolute centprocenta liberigo de transigo de valoro de la donacanto al la ricevanto. Se troviĝas nur la plej eta atendo pri rekompenco laŭ ia maniero, tiam la transigo reale estas nur maskita komerco. Tiam "la donaco" estas ja nur vendovaro, pro kiu la atendita rekompenco estas "pago". Kaj ĉu ne estas precize la foresto de ĉi tiu atendita "pago", kiu kreas tiom da malamikeco kaj amaro inter la estuloj? – Ĉu oni ne ofte aŭdas homojn amare diri ion similan al: "Nun mi faris tiom kaj tiom por li (ŝi), mi helpis lin al tio aŭ tio, donis al li tiom da servoj, kaj tamen li konsideras min nenio. Li bone povas atenti la aliajn, sed mi ĉiam estas flankenŝovita"? – Sed kio estas tio, kion ni vidas ĉi tie? – Ĉu ne ĝuste tion, ke la donoj de la koncernulo ne estis centprocenta liberigo, sed havis sekretajn klaŭzojn? Ĉu la kolero ne estas malkaŝo de atendita "pago" en formo de agrabla rekompenco? – Kaj ĉu la sama kolero ne ŝuldiĝas ĝuste al la foresto de ĉi tiu "pago"? –
      Se malkaŝe la doninto prezentus al la donacricevanto, ke la dono okazis nur kondiĉe de la atendita rekompenco, kaj la donacricevanto akceptis ricevi la donacon laŭ ĉi tiu speciala maniero, do ja temus pri pura kaj vera komerco. En tia okazo la amaro de la doninto pro la foresto de la rekompenco estus do pli ĝuste motivigita. Sed, ĉar la donaco estis donita sen iaj ajn malkaŝe prezentitaj klaŭzoj aŭ kondiĉoj kaj sekve rilate al la donacricevanto estis maskita kiel "donaco", tial tiu "donaco" estis ja fraŭdo al la donacricevinto. Sekve ne estas ĉi tiu, kiu estas "la pekulo", sed la donacinto mem. En la koncerna okazo li neniel pravas en la sento de malesperiĝo aŭ amaro al la donacricevanto, kiu ja nenion ajn promesis kaj sekve ne ricevis la donacon sub iuj ajn antaŭkondiĉoj kaj eble neniam akceptus ĝin, se li konus la sekretajn klaŭzojn.
      Se donaco povas rezultigi eĉ la plej etan penton aŭ amaron ĉe la doninto, tio estas absolute senerara signo aŭ pruvo pri tio, ke "la donaco" absolute ne estis "donaco", sed sekreta "antaŭpago" por iu aŭ alia atendita bonaĵo.
      La vera absoluta donaco estas sankta kaj neniam ajn povas sekvigi ion alian ol ĝojon por sia doninto, ĉar laŭ kosma vidpunkto ĝi povas esti nur realiĝo de kulminanta amo, alivorte centprocenta sento de feliĉo ekskluzive per la donado. La amo havas neniun ajn ligon al postulo, ĝi ne "serĉas sian propran". Tial la perfekta donacanto neniam ajn montras amarecon, malinklinon aŭ malamikecon al tiuj, kiujn li (ŝi) apogis aŭ al kiuj donis donacojn, ĉar li ja neniam atendis eĉ la plej etan personan avantaĝon aŭ favoradon pro tio.
      Kiam li ne havis ĉi tiun atendon, li ja ne povas senti sin seniluziigita, eĉ ne en la plej malfavoraj okazoj, kie la donacricevinto tute ne montras dankemon aŭ bonvolon al li, sed kontraŭe, kiel kelkfoje okazas, fariĝas postulema. La perfekta donacanto havas sufiĉe da feliĉo pro la konscio esti farinta ion vere bonan. Lia feliĉo ne estas rekompenco por la bono, kiun li faris, sed kontraŭe la perfekta sento de tiu beato, kiu neeviteble sekvas ĉiun altruisman agon aŭ manifestacimanieron, kiu vibras centprocente en kontakto kun la impulso de la vivo mem aŭ kun la plej altaj portantaj fortoj en la universo, tute sendepende de tio, kiom da materia gajno aŭ malgajno la koncerna ago eble havis sur ceteraj kampoj.
      Por la honesta aŭ vera donacanto do ne estas iu ajn atendo pri rekompenco, kiu estas la portanta aŭ realiga faktoro, sed kontraŭe estas la sento de la ago en la konscio kiel plej alta dia perceptado. Kaj tiel la menciita estulo ricevas en tiu dia ago mem riĉan rekompencon.
      Por la primitiva aŭ falsa donacanto kontraŭe estas la sekreta gajno aŭ rekompenco, kiu estas la motiviga faktoro. Kaj tial oni bone komprenas la malesperiĝon kaj amaron de tiu estulo, kiam ĉi tiu tute forestas.
      Sed la menciita amaro ja montras kiel fakton, ke li tute ne estas donacanto, sed ke por li la donacprincipo kontraŭe estas nur konscia aŭ nekonscia metodo en atingo de kontentiĝo de egoismaj avidoj. Sed ĉar tia metodo ja estas misformado aŭ maskado de la faktaj cirkonstancoj kaj sekve speco de kaptilo por la donacato, ĝi estas trompo. Kaj ĉiu donaco, kiu pli aŭ malpli estas realigita aŭ donita sub tia formo, povas aparteni nur al la submondo de la civilizo, ĝi tiel malhelpas al ĉiu ajn, kiu estas ĝia praktikanto, esti vera kulturhomo. Tia estulo ankoraŭ estas spirita proleto.
      Tiu maniero, laŭ kiu homo donas sian donacon, do fariĝas la mezuro aŭ rekonilo por tio, kiom longe antaŭe ĝi troviĝas en vera kulturo aŭ spirito. Se estulo kapablas doni donacon sen bazo de plej eta postulo pri rekompenco, sed kontraŭe donas ĝin kun centprocenta liberigo por la ricevanto, kio signifas: donas ĝin kun sekreta sankta devigo de si mem neniam pro la donaco senti plej etan grajnon de amaro aŭ indigno kontraŭ la donacricevanto, tute senkonsidere, kiel ajn li agos al oni en la estonteco, senkonsidere, ĉu laŭ ĉiuj manieroj li neglektas onin avantaĝe al favorado de aliaj personoj, kun kiuj li ŝatis havi rilaton aŭ sentis emon doni sian simpation aŭ bonvolon, tiam onia donado estas vera donaco, senkonsidere kio ajn estis la donacobjekto, senkonsidere ĉu estis pure korpa aŭ mensa laborforto, aŭ ĉu estis materiaj objektoj, havaĵo aŭ oro. Tiam oni vere atingis ŝtupon, kie la amo kaj ne la egoismo estas la plej alta instiga faktoro en onia konscio. Tiam la donaco jam pagis sin mem en formo de la dia sento de kontakto kun la vivo kaj sekve la sento esti "unu kun la Patro".
      Samgrade, kiel donaco devias de tiaj antaŭkondiĉoj, laŭ sama grado ĝi estas falsaĵo kaj ne povas esti esprimo de vera kulturo kaj sekve nerefuteble identas kun unu el tiuj multaj realaĵoj, kiuj ankoraŭ retenas la homojn en primitiveco kaj humiliĝo, persekuto kaj suferoj.
      Sed tra la larmoj de la malsukcesoj rompiĝas la egoismo, kaj la perdita filo rekondukiĝas al la kurso de la vivo, lernas donaci laŭ la ĝusta maniero, venas en kontakto kun la universo, paŝas en la vicon kiel rimedo de dio por la plej granda kaj plej perfekta donacado: la ĉionpardona eterna amo. Kaj per tio fariĝas realo: "pli beate estas doni ol preni". Ĉar nur en ĉiu perfekta altruisma donacado al sia proksimulo aperas la radi-aŭreolo de la eterna patro. Nur ĉi tie sentiĝas lia rekta proksimeco. Kaj neniu venas al li pli proksimen ol tiu, kiu havas tiun grandan amon, ke li riskas sian vivon por savi siajn kunestulojn. Tio estas, de la vivo, la plej granda malkaŝo de la principo doni. Tio estas la modelo de la perfekta konduto. Nur tra la kulmino de amo, vera donaco povas naskiĝi. Kaj nur tra la reciproka donado de tia donaco de la individuoj unu al la alia, daŭra paco kaj perfekta harmonio povas fariĝi lumanta kaj malkaŝi "la homon laŭ la bildo de Dio".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.