Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
11-a ĈAPITRO
La spiralzonoj.
En la antaŭa ĉapitro la legantoj informiĝis pri tio, ke la vivspertado de la vivaj estaĵoj formiĝas kiel antaŭenira kaj suprenira pasado tra senfine daŭranta vico de estadoplanoj, kaj ke tiuj estadoplanoj identas kun la tuto de substanco, materio aŭ energio de la mondotuto. Plue diriĝis en la sama ĉapritro, ke pro la speciala organizo de tiu energio la estadoplanoj ekzistas en formo de ses diversaj kategorioj, el kiuj la unua estas konata kiel la planta regno, la alia kiel la besta regno, la tria kiel la homa regno, ktp.. En formo de evoluo senecepte ĉiuj vivaj estaĵoj trapasas tiujn ses estadoplanojn en ripetado daŭre leviĝanta kontraŭ perfekteco. Per tio la evoluo estas simbolebla per senfina ŝtuparo, en kiu unu ŝtupo respondas al unuopa estadoplano, kaj ses tiaj ŝtupoj konsistigas pli grandan ŝtupon, kiun mi nomis spiralzono.
      La tera homo do troviĝas en tia spiralzono. En kunligo kun ĝi la tri plej proksime superantaj kaj la tri plej proksime subaj konsistigas nedisigeblan kunludon. Ĉar tiu kunludo estas neskuebla vivkondiĉo por la menciita estaĵo, do ne estas hazarda afero, ke la bazaj energioj manifestiĝas en spiralzonoj. La vivspertado de ĉiu viva estaĵo do dependas de sep spiralzonoj aŭ de kunludo de kvardek du estadoplanoj. Tial oni certe facile komprenas, ke ĉi tie mi ne povas trakti laŭ detaloj, sed devas referenci al »Livets Bog«. Tamen mi devas rimarki, ke la subaj spiralzonoj estas loĝataj de mikroskopaj estaĵoj, kies estadoplanoj realiĝas interalie en nia organismo, dum la estaĵoj de la superantaj spiralzonoj estas el makrokosma naturo, kaj en formo de la universo liveras tiun organismon, en kiu ni mem rigardas la lumon de la tago aŭ vivas, moviĝas kaj ekzistas.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.