Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La sorto de la homaro |
12-a ĈAPITRO
La mio de la viva estaĵo.
Por rigardi eĉ iomete en la sorton de la homaro la legantoj devas informiĝi ankaŭ pri tio, ke energio ne konsistigas ĉion, kio ekzistas, sed ke troviĝas ankoraŭ unu realaĵo; kiu cetere ne estas la malpli grava.
Tiu realaĵo nome identas kun tio, kio spertas la vivon.
Ĉu do troviĝas io, kio spertas la vivon? –
Jes, neniel troviĝas iu fakto, kiu estas pli granda ol tiu.
Sed tiu »io« ne povas identi kun energio, ĉar energio estas la samo kiel vibrado, kaj vibrado estas la samo kiel movo, kaj laŭ propra naturo movo estas senviva realaĵo.
Ĝi ne havas sensojn, neniujn organojn kaj sekve ne povas sperti ion ajn.
Kiun konon havas venta blovo pri akvofalo? –
Kaj kiun konon havas la falo de pluvoguto pri la movoj de pendolo? –
Absolute neniun, ĉar unu movo ne povas sperti »ion«, sed »io« povas sperti movon.
Ĉar laŭ absoluta kompreno energio estas la samo kiel substanco, tial nenio ajn, kio aperas kiel substanco, povas identi kun la spertanta »io«.
Ĉiu afero, kiu efiku rekte al la sensoj, nepre identu kun energio, substanco aŭ materio, kaj tial la menciita »io« ne troviĝas en iu el la ses formoj de estadoplanoj.
La estadoplanoj ja konsistas el energio.
Tio, ke ni tamen vidas, ke tiuj estas loĝataj de grandegaj aroj da tiuj realaĵoj, kiujn ni nomas vivaj estaĵoj, signifas, ke neniel tiuj realaĵoj identas kun la spertanta »io« mem.
Montriĝas nome, ke la menciitaj realaĵoj konsistas el specialaj kombinoj de bazaj energioj.
Tiujn kombinojn ni nomas organismoj aŭ korpoj.
Per analizo pri tiuj korpoj ni atingas la rezulton, ke ĝis la plej etaj subtilaj detaloj ili estas rimedoj aŭ aparatoj konstruitaj por plenumado de specialaj laŭplanaj celoj.
Ili sekve konsistigas realaĵojn, kiuj estas kreitaj surbaze de antaŭa pensado.
Ĉiu tia korpo havis komenciĝon kaj havos finon, kiam ĝi estos plenuminta sian mision aŭ tiun celon, por kiu ĝi estis konstruita.
Ĉar laŭ kosma kompreno tiuj korpoj tiel konsistigas kreitajn realaĵojn, ili montriĝas pruvo pri tio, ke la menciita viva »io« vere ekzistas.
Se oni ne volas akcepti la korpojn kiel pruvon pri la ekzisto de tiu »io«, tiam oni ja estas devigita opinii, ke ili kreis sin mem.
Sed aserti, ke la menciitaj korpoj estiĝis per si mem, estas rekte kontraŭa al la leĝoj de la logiko, ĉar en la regionoj, kie la tera homo havas sian plej grandan scion pri kreado, nome en la regiono, kie ĝi mem kapablas krei, oni neniam kaj neniel povas observi, ke objekto kreis sin mem.
Tia aserto estus analoga kun tiu, ke maŝino, domo, piano aŭ ĉiu ajn alia objekto en la homa kreoregiono estiĝis per si mem.
Kaj same kiel tiu aserto kontraŭas al la faktoj, tiel ankaŭ iu deklaro, kiu diras, ke la korpoj kreis sin mem, kontraŭus al la realaj faktoj kaj per tio estus nereala aŭ malnorma.
Do estas fakto, ke la viva »io« ekzistas. Kaj kvankam multfoje nekonscie, la homoj ja ankaŭ esprimis tion per la nocio »la mio«. Kiam do iu individuo diras: »mi vidis, mi sentis, mi parolis«, ktp., do tiu »mio« estas esprimo de la viva »io«. Sekve ne estis la okuloj de la koncerna estulo, kiuj vidis, ne estis ĝia buŝo, kiu parolis, kaj ne estis ĝia korpo, kiu sentis, sed kontraŭe estis ĝia »mio«, kiu vidis helpe de la okuloj, kiu parolis helpe de la buŝo kaj kiu sentis helpe de la organismo. Se ne ĝuste ekzistus iu viva »io« malantaŭ la organismo, ne estus diferenco inter viva estaĵo kaj kadavro. Kadavro estas ĝuste organismo, ĉe kiu rompiĝis ĝia kunligo kun tiu viva »io«, kiu kreis kaj uzis ĝin. Ĉar tiel la menciita io ne estas kreita realaĵo, ne estas eble, ke iam ĝi havis komenciĝon, sed ĝi ekzistis eterne. Kaj ĉar ĝi ne estas vibrado aŭ energio, ĝi ne estas subigita al ŝanĝado, kaj sekve estas eterne senŝanĝa. Sekve ĝi ankaŭ neniam povas ĉesi. Ĉar tiu »io« identas kun la mio aŭ kun tio en la viva estaĵo, kio spertas la vivon, kaj ĉar ĝi ne estas kreita, ne havas komenciĝon kaj finon, do montriĝas, ke la vivspertado de la koncerna estaĵo estas eterne nepereigebla. Ĉiuj ekzistantaj vivaj estaĵoj do estas senmortaj. Ĉar la viva io ne estas kreita afero kaj ne konsistas el energio aŭ substanco, ĝi estas levita super ĉiu speco de analizo krom super tiu sola, ke ĝi estas la origino de la energio, ĉar estas tiu, kiu spertas la energiojn kaj ne inverse. Esprimi la menciitan ion per iu speciala karakterizaĵo do povas okazi nur surbaze de iluzio. Ĉar, se ni diras, ke tiu io estas granda aŭ malgranda, ke ĝi estas flava aŭ verda, ke ĝi estas bona aŭ malbona ktp., do ĉiuj tiaj nocioj povas karakterizi nur specialajn energidisvolvojn aŭ kreitajn realaĵojn kaj sekve neniel povas karakterizi la vivan ion. Tiu io, la mio aŭ tio, kio en ĉiu viva estaĵo spertas la vivon, do en la tuta eterno estas kaj restas sennoma realaĵo levita super ĉiuj okazaĵoj kaj kreaĵoj. En kunligo kun organismo ĝi manifestas sin en la estado kiel vivan estaĵon. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
