Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
17-a ĈAPITRO
La viva estaĵo havas eternan estadon.
En la ĝisnunaj ĉapitroj la legantoj tiom informiĝis pri la eternaj faktoj aŭ la dieca mondplano, ke ili vidis, ke ĉiu viva estaĵo identas kun eterna, nepereigebla realaĵo. Ties nepereigebleco estas bazita sur ĝia ekzistado kiel eterna nedisigebla kunludo inter tri neskueblaj principoj, kiuj devias de ĉio alia en la mondo per tio, ke ĝi ne identas kun rezulto de kreado kaj sekve de tio neniam estis kreita kaj tial – eterne ekzistis. Ĉar tiuj tri principoj plenumas precize tiujn tri kondiĉojn, kiuj estas plenumendaj de afero, por ke tiu povu aperi kiel viva, tial ĉiu viva estaĵo sekve fariĝas identa kun eterne viva afero. Alivorte tio signifas, ke la viva estaĵo konsistigas realaĵon, kiu sensas, spertas kaj manifestas sin en eterne daŭranta estado aŭ spertado de la vivo. Pri tiu eterna ekzistado la tera homo ne havas konscian rekonon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.