Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
26-a ĈAPITRO
La natura morto kiel okazaĵo de lumo.
Kiam la morto okazas laŭ natura maniero, ĝi estas efektive luma okazaĵo, pro kiu estas nur kaŭzo por jubili. Okazis ja nur tio, ke la tielnomata »mortinto« liberiĝis de malnoviĝinta aŭ eluzita korpo, kiu estis nur ombro de tio, kio ĝi iam estis, kaj tra kiu ĝia spertado pri la koncerna estadoplano kompreneble same povis fariĝi nur rebrilo de ĝia origina destino, jes, kelkfoje eĉ nur dudek ĝis dudekkvin procenta spertado anstataŭ cent procenta. Funebri pro tia okazaĵo, deziri, ke iu estulo daŭre spertu tian estadon, tio ja efektive signifas deziri malbonon al tiu estulo, sed kompreneble tio estas pardonebla, ĉar la koncernaj estuloj estas sen scio pri tio, kio reale okazas. Ili ja havas neniun memspertitan aŭ realisman scion pri tio, ke la »mortinta« estulo havas kvin aliajn korpojn je sia dispono, kaj ke ĉe la natura morto ĉiam unu el tiuj estas tiom progresinta, ke post tiu morto ĝi povas akceli aŭ porti la konscion.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.