Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La sorto de la homaro |
28-a ĈAPITRO
Sinmortigantoj kaj la morto.
Al la malagrablo de la sinmortigintoj aldoniĝas tiu por la individuo tre terura senesperiĝo, ke la morto ne estas, kiel li pensis, liberiĝo el la malfacilaĵoj.
Plie, krom tio, ke li daŭre plene konscias pri tiuj, li ankaŭ havigis al si la suferon, ke ĝis certa grado li ricevos malnorman spiritan estadon kun la eblo, ke en la sekvanta fizika tera vivo la malfacilaĵoj ripetiĝos.
Li do konstatas, ke li ne povas fuĝi de sia sorto.
Se li restus en la malfacilaĵoj ĝis per si mem okazis la morto, lia spirita estado almenaŭ fariĝus por la sekvanta tera vivo pli normala kaj pli fortiga.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
