Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
31-a ĈAPITRO
La tera malharmonio sekvigas spiritan evoluon.
La eterna estado de la tera homo do manifestas sin kiel alternantajn fizikan kaj spiritan estadojn. Ĉar en sia evoluo la menciita estulo ankoraŭ troviĝas sur la dua estadoplano de la spiralzono aŭ en la fizika mondo, ĝia fizika korpo estas, kiel antaŭe menciite, la plej evoluinta, dum kontraŭe la korpoj de la ceteraj planoj en la sama spiralcirkulo ankoraŭ estas proporcie nepretaj aŭ latentaj. Ĝuste tial la fizikaj estadoj fariĝas por la sama individuo la plej fundamentaj. Sed laŭ la progresado de la evoluo la individuo fariĝas pli kaj pti spirite evoluinta. Ĉar por la tera homo la evoluo de la fizika korpo trapasis la kulminon, do tio signifas, ke la spiritaj korpoj de la sama estulo troviĝas en kreskado. En tiu kreskado la sentokorpo aŭ la loko de la individuo por la kapablo senti aŭ sperti agrablon aŭ malagrablon estas tiu, kiu estas plej progresinta. Post ĝi venas la inteligentokorpo aŭ la loko de la individuo por la kapablo difini la spertojn de agrablo kaj malagrablo aŭ surbaze de tiuj krei rekonon. La evoluo de la tera homaro do ĉefe estas bazita sur evoluo de sento kaj inteligento. Sento povas evolui nur per sufero kaj inteligento nur per konkurenco en la batalo por la ĉiutaga pano, kaj tial la terglobo estas treege taŭga por tiu menciita evoluo, ĉar pro sia primitiva aŭ iom latenta sentonivelo ĝiaj loĝantoj ne rezignas bazi sian estadon, sian agrablon kaj bonfarton sur trostreciĝo, malriĉo, malsano, doloro, manko kaj korpodifektiĝo de siaj kunestuloj, aŭ mallonge dirite plene sur la rajto pri la vivo de tiuj estuloj. En mondo, kie inter si aŭ reciproke la sinkonserva instinkto de la estuloj estas bazita sur tia sentonivelo, tie nur la plej forta kaj plej nesentema aŭ kruda povas proprahelpe atingi grandan fizikan pozicion, kio estas riĉo kaj materia estimo, dum la malpli avida kaj pli sentema aŭ atentema naturbezone fariĝas venkito kaj per tio sklavo de la venkinto. Ĝuste tial la tero estas scenejo por multaj larmoj, malhavoj kaj suferoj, kaoso, mizero kaj mankego. Ĝi estas batalejo post la batalo de la estuloj pri la akiraĵo. Sed ĉar tiaj statoj aŭ malfacilaĵoj kreas en la homaro kreskantan avidon pri ordigitaj rilatoj aŭ harmonio, kaj ĉar tio povas ekzisti nur kiel identa kun spirita evoluo, tia formo de evoluo estas sentebla en la tera zono. Sed por krei en la mondo ordajn cirkonstancojn necesas scio. La menciita avido sekve ankaŭ grandskale manifestiĝas kiel allogo al informado pri la realaj faktoj kaj plej profundaj kaŭzoj de la vivo. La ĝenerale plej konata kaj plej realisma rezulto de tiu evoluo estas, kiel antaŭe priparolite, la scienco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.