Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La sorto de la homaro |
34-a ĈAPITRO
La scienco kaj »la sankta spirito«.
Kiel antaŭe menciite, la scienco identas kun la enpenetro de pli alta energio sur la fizikan planon.
Tiu pli alta energio estas la kvara baza energio, »la inteligentoenergio«, kiu estas bazo por la kapablo de la homo difini kaj per tio atingi rekonon pri la analizoj de siaj spertoj de agrablo kaj malagrablo aŭ sentaĵoj.
Alivorte la menciita energio estas bazo de tio, kion ni nomas la »cerbokapablo«.
La scienco do reprezentas la »cerbokapablon« de la homaro kiel tuto.
Sed, ĉar kiel menciite la inteligentoenergio estas la kvara baza energio en la spiralzono, kaj ĉar en la evoluo la tera homo ankoraŭ ĉefe troviĝas en la kulmina zono de la dua baza energio, oni komprenas, ke laŭ tre alta grado la inteligentoenergion oni ankoraŭ konsideru iom latenta ĉe la menciita estulo.
La »cerbokapablo« de la tera homaro kiel tuto, do malgraŭ la multa lumo, kiun, kiel antaŭe menciite, ĝi radiis sur la tutan mondon en formo de scienco, estu konsiderata kiel primitiva kompare kun tio, kio ĝi iam fariĝos.
Sed tio ja konformas ankaŭ kun ĝia identeco kiel »la nenaskita feto« de »la sankta spirito«.
Do en la realo la rekonkapablo aŭ la cerbokapablo ankoraŭ ne estas la plej elstara konscifaktoro ĉe la tera homo.
Tial troviĝas ĉe la menciita estulo aliaj flankoj de ĝia naturo, kiuj estas pli aĝaj, kaj kiuj sekve laŭ responda grado estas pli elstaraj ol la inteligento.
Tiuj aliaj flankoj de ĝia naturo konsistas precipe el ecoj, kiuj akceliĝas de la dua kaj tria bazaj energioj de la spiralzono, kaj kiuj en »Livets Bog« nomiĝas gravitoenergio kaj responde sentoenergio.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
