Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-47) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La sorto de la homaro   

 

 
4-a ĈAPITRO
La spirita scio.
Sed kio estas la spirita scio? – La spirita scio estas analizoj pri spertoj aŭ travivaĵoj akcelitaj de fortoj, kiuj ne estas senseblaj per la ordinaraj fizikaj sensoj. Sed kiuj estas tiuj fortoj? – Jes, ĉi tie ni ĝuste estas ĉe la fokuso de la tuta religia problemo, ĉar tiu demando identas kun la granda demando: »Kio estas la vero«? kiu ĝis hodiaŭ ankoraŭ estas nerespondita por la nuntempe vivanta homaro. Ĉu entute estas eble en la nuna tempo scii ion pri tiuj fortoj? – Ne, ne pere de la moderna scienco. Gi estas, kiel antaŭe menciite, ankoraŭ nur ĉe la limo. Sed tio ne malebligas, ke tamen la homaro povas ricevi informojn pri la ekzisto de la menciitaj fortoj. La afero estas tia, ke ne ĉiuj homoj staras sur la sama alteco en la evoluo. Kiel ekzistas estuloj, kiuj laŭ evoluo malantaŭas al la moderna scienco, tiel same ekzistas estuloj, kiuj antaŭas al ĝi kaj jam ricevis aŭ nuntempe ricevas spertojn kaj akiras travivaĵojn, kiuj estas bazitaj sur la spiritaj fortoj. Per tio ili ekposedas konscitavolojn, kiuj ankoraŭ ne estas spertitaj de la scienco kiel ankaŭ ne de la cetera homaro sur la tero. Kaj ju pli superaj fariĝas tiuj novaj konscitavoloj kompare kun la ordinaraj konscitavoloj de la homaro, des pli fremdecaj kaj fantaziaj ili al tiu homaro aspektas. La posedantoj de tiuj novaj konscitavoloj nomiĝas okultistoj. Se okultisto estas tiel supere evoluinta, ke same bone li sensas sur la spirita kampo kiel sur la fizika, do li povas doni grandan utilon kaj instruon al siaj kunestuloj, ĉar tiam li havas ĝuste la kapablon, kiu ebligas al li doni al la individuoj ne nur la grandan rezulton de la vivo, sed ankaŭ ĝian kalkulmetodon, tiel ke pro tio ili iom post iom povas evolui por kontrolkalkuli tion kaj per tio fari ĝin propra scio. La plej elstaraj el tiaj okultaj estuloj estas konataj sub la nomoj mesiojmondliberigantoj.
      Ĉar en pli frua tempo la ĉiuaro havis tre elementan inteligenton aŭ analizkapablon, ĝi ne postulis la kalkulmetodon de la rezulto de la vivo, sed sufiĉis por ĝi la rezulto mem, kiun ĝi blinde kredis. Tial la antaŭaj mondliberigantoj havis nur la taskon doni al tiu rezulto formon, kiu povis funkciigi ne la komprenkapablon, sed la kredokapablon de la menciita ĉiuaro. Sekve iliaj vortoj estis leĝo por la koncernaj estuloj, kaj de tie rezultas la efikoj, kiuj faras la religiajn rakontojn dogmoj. Kontraŭe al tio mondliberiganto en nia tempo devas ne nur doni la rezulton de la vivo en formo malkaŝa, li devas ankaŭ montri kalkulmetodon, pere de kiu la individuoj laŭ atingo de sufiĉa evoluo de ilia inteligento kaj sento povas kontrolkalkuli la rezulton kaj akiri ĝin kiel propran travivaĵon. Ĉe la menciita kalkulmetodo estu ĉi tie komprenata nur logike kunligita pensovico, pere de kiu la plej alta rezulto de la vivo povas esti akirita – ne kiel kredo, sed kiel scio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.