Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
1-a Ĉapitro
La sinteno de la moderna homo al la preĝo
Ĉe tiuj homoj, kiuj ne havas la veran konon pri la mistero de la preĝo, pri ĝiaj tekniko kaj speciala signifo, facile povas estiĝi tiu penso, ke la preĝo ne estas io por la nuntempa moderna homo.
Ŝajne troviĝas eĉ homoj studantaj spiritan sciencon, kiuj ne vere povas intimiĝi al la afero preĝi al Dio.
Ili opinias, ke kiam ĉio estas logika kaj perfekta, kiam "ĉio estas tre bona", pri kio do preĝi? –
Ĉu ne estus blasfemo petegi al Dio pri iu aŭ alia speciala favoro, pri iu aŭ alia speciala "helpo en la mizero", kiam ĉio estas tiom enigita en la dia volo, ke niaj "haroj estas ĉiuj kalkulitaj", kaj ke eĉ ne polvero povas hazarde lokiĝi en iu aŭ alia loko? –
Nature estas memkompreneblaĵo, ke la materiisto, kiu ja tute ne havas iun ajn komprenon pri iu absoluta spirita aŭ kosma realaĵo, sed respektas ekskluzive rezultojn de mezuro kaj pezo, ke li konsideras la agon preĝi plena sensencaĵo, konsideras ĝin eĉ kulminon de naivo kaj superstiĉo. Sed ĉu en la longa daŭro li povas vivi surbaze de tiu vidpunkto? – Ĉu granda scio pri la materiaj rezultoj, kaj elstaraj scienca kaj socia pozicioj akiritaj surbaze de tiu scio povas neskueble garantii, ke neniam li fariĝos malfeliĉa? – Kaj kiel estas por la progresinta religia homo jam kredanta, ke ĉio estas plene subordigita al la dia volo, tiu estulo ja eĉ komencis povi vidi, ke ĝuste tiel estas? – Ĉu tiu vido aŭ tiu nova scio estas absolute trankviliga garantio, ke neniam li povos fariĝi malfeliĉa? – Ne, absolute ne. Nek scio en la materia nek en la spirita sfero povas doni tian garantion. Kiom utilas, ke oni estas genia esploristo en geologio, astronomio, fiziko aŭ kemio aŭ eĉ en psikologio? – Ĉu tio povas garantii, ke neniam oni perdos tiujn, kiujn oni pleje amas? – Ĉu tio povas garantii, ke onia edzkunulo ne malsaniĝos kaj mortos longe antaŭ la ordinara tempo? – Ĉu tio povas garantii, ke oniaj infanoj fariĝos precize tiel brilaj en sano, moralo, kapabloj kaj pozicio, pri kio oni tiel sincere esperis kaj revis? – Ĉu ne la elstara religia esploristo estas en precize sama situacio? – Ĉu tiu scio, kiun li posedas pri la perfekteco de la mondotuto, povas doni al li ian ajn garantion, ke li ne mem spertos la samajn embarasojn? – Ne, nura scio ne povas garantii la feliĉon. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
