Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
10-a Ĉapitro
"Via nomo estu sanktigita"
La sekvanta pensokoncentraĵo en la preĝo "Patro nia" esprimiĝas en la vortoj: "Via nomo estu sanktigita"!
Ke la nomo de Dio fariĝu "sankta" por iu estulo povas okazi nur pere de la sento aŭ la travivado de tio, ke "ĉio estas tre bona" Laŭ la grado kiel oni ne havas tiun senton, sed dubas pri la perfekteco de la plej interna dia strukturo de la tuta universo aŭ la vivo, oni estas en malharmonio kun la eterna Patro.
Ĉi tie oni subtaksas lian perfektecon kaj nerekte stampas lin kiel neperfektan.
Ke tiu karakterizado de Dio kiel neperfekta estas vualita sub la nocio aŭ la superstiĉo "la diablo", kio alivorte signifas la kredon je tio, ke ĉia supozata neperfekteco, kiu ja ankaŭ estas esprimebla kiel "la malbono", havas alian originon ol Dion, tio ne ŝanĝas la principon.
Por la evoluinta spiritesploristo aŭ verserĉanto tio male montras dibildon, kiu estas nur kopio de la konscio de ordinara tera homo. Tia estulo havas malamikojn, de kiuj ĝi povas esti persekutata kaj kun kiuj ĝi sekve pli aŭ malpli devas esti en milito. Pli malpli ĝi deziras venĝon aŭ punon al la persekutantoj, kaj ĉu ne estas ĝuste tiuj neperfektaj terhomaj konscitendencoj, kiuj superombras aŭ mallumigas la dibildon? – Ĉu ne "la diablo" estas la granda kontraŭulo aŭ "malamiko n-ro 1" al Dio? – Ĉu ne kolero kaj indigno kaj ankaŭ persekutado al tiu diablo kaj al tiuj, kiujn li "delogis", estas de "la infanoj de Dio" konsiderataj kiel "sanktaj" kaj "justaj"? – Ĉu ne "eterna perdiĝo" estas la meritita puno pro tiu "dimalamika" agado? – Imagu, kiel bonega kaj perfekta esprimo pri la kulmino de terhomaj malica ĝojo kaj venĝemo. Imagu kiel mallumigita koncepto pri la eterna ĉiosaĝa Dio, kies brila amo same kiel la suno radias al ĉio kaj ĉiuj, al riĉaj kaj malriĉaj, al junaj kaj maljunaj, al homoj, bestoj, plantoj kaj mineraloj, kaj kies brilega altintelekteco ne povis trovi aŭ montri ion en iu sola loko de la mondotuto aŭ la universo, kio ne estis "tre bona". Envere: estuloj, kies kredo je la diablo, je liaj helpantoj kaj la eterna infero mallumigis ilian absolutan dibildon tiel kulminantan en amo, ili bezonas "sanktigon" de la nomo de Dio. Imagu, kiel dia beno estas tio, ke ankaŭ tiuj estuloj lernis preĝi "Patro nia". Ĉar fakte ne sciante, ili pere de la dua pensokoncentraĵo de la preĝo preĝas pri "kosma klarvido" tiel, ke ili povos travidi absolute ĉion, kio cetere tenus ilin ligitaj al primitiva kaj neperfekta rigardo pri tiu eterna origino kaj ĉiotrapenetra Dio de la mondotuto. Kaj absolute nur tra plenumado de tiu preĝo tiu klarvido povas lokiĝi en la konscio de la preĝanto, kiu igas la Dion aperi en tiel altintelekta pureco kaj kulmino de amo, ke en la sama konscio lia nomo povas esti ekskluzive nur la esenco de "sankteco" kaj la rezulto de tiu "sankteco": la tuta universo kiel elstara kombino de karesoj. Nur tiel la diaj vortoj: "Ĉio estas tre bona" povas neskueble lumi kaj brili kiel absolute eterna vero, kaj ekskluzive nur tra la totala ekkono de tiu vero la nomo de Dio povas esti vera aŭ absolute "sanktigita". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
