Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
11-a Ĉapitro
"Venu via regno"
La tria pensokoncentraĵo de "Patro nia" estas donita en la vortoj: "Venu via regno".
Per tiu preĝo la preĝanto estas ankaŭ plene en kontakto kun la dia volo.
Preĝi "Venu via regno de Dio" esprimas nur tion, kio jam ekzistas kiel eterna destino en la dia mondplano.
"La regno de Dio" estas ja la samo kiel vivoformo, en kiu "la besto" estas transformita al "la perfekta homo".
Ke tiu transformiĝo okazas, tio ne estas kontestebla sen samtempa kontesto de la evoluo.
Por ĉiu ordinara intelekte talenta tera homo, kiu ne estas ligita de "sciencaj" aŭ religiaj "dogmoj", ne povas eviti esti fakto, ke ĝia ĉiutaga vivo estas spertotravivado, kaj ke tiu spertotravivado fariĝas voldecida, same kiel tiu voldecido finfine fariĝas karakternobliga.
En mala kazo la estulo estus nenorma.
Kun la travivado de sufiĉe da spertoj pri tio, kio formas la kaŭzojn de malfeliĉaj aŭ amaraj okazaĵoj en la travivado de la vivo aŭ estado, ĉiu normala homo estonte kontraŭbatalos tiujn kaŭzojn.
Ĉar tiu principo estas la fundamento en la normaleco de ĉiu estulo, do altiĝo de la menso aŭ spiritnobliĝo neniel povas eviti fariĝi la sekvo.
Ke tre granda parto de la homoj de la tero daŭre manifestas kaŭzojn kiel: malvirtojn, ekscesojn, avidon, potencavidon, malamon kaj netoleremon, kies efikoj neeviteble rezultigos realaĵojn kiel tiujn, kiuj ĝuste estas la ordinaraj malfeliĉaj okazaĵoj, kiujn ni nomas milito, persekuto, korpodifektado, malsano kaj malriĉo, tio ne ŝanĝas la principon, sed montras nur, ke ankoraŭ oni ne en sufiĉa grado akiris superrigardon pri la veraj kaŭzoj aŭ unuaj ĝermoj de tiuj mallumaj realaĵoj en la ĉiutaga anima vivo, volgvidado kaj moralfunkcio de la individuoj.
Sed, ke la menciitaj okazaĵoj havas sian signifon kiel moralnobligon, tio jam montriĝas neskuebla fakto en tiu cirkonstanco, ke en formo de "daŭra paco" humanismo fariĝis la plej alta aspirata idealo aŭ deziro de tiuj samaj individuoj.
Ĉu tiu idealo ne fariĝis ĝuste tiel fundamenta faktoro en la moralkoncepto de la teraj homoj, ke neniu kuraĝas fari batalon, persekutadon, militon aŭ korpodifektadon aŭ povas fari validan defendon aŭ pravan motivigon sub iu ajn alia preteksto ol ĝuste tiu, ke la faro okazas en la nomo de "la justo" kaj per tio ankaŭ en la nomo de "la moralo" kaj "humaneco"? –
Tiom aspirata aŭ absolute dezirata do estas ĉiorega humaneco, perfekta kulturo aŭ daŭra vera paco, ke ĉia sanga faro, teroro, korpodifektado, persekutado per mortigo kaj brulo estas tolerata de la teraj homoj, kiam nur estas nereduktita la kredo de la publiko je tio, ke tiuj agoj okazas ekskluzive en la servo de la justo kaj per tio ankaŭ de la humaneco aŭ de veraj kolektivaj paco kaj harmonio. Estas memkomprenebla afero, ke neskuebla kredo je la senerareco de certa metodo aŭ speciala rimedo por atingo de la aspirata humaneco kaj paco unuavice kondukas al praktika uzo de tiu metodo aŭ rimedo. En mala kazo la koncernaj estuloj ja estus nenormaj. Estus netolereme postuli, ke ili aspektu ĝuste malsaĝaj kaj eraraj. Sed ĝuste pro ilia libero por uzi la malsaĝajn kiel ankaŭ la perfektajn aŭ ĝustajn vojojn kaj metodojn finfine montriĝas viva fakto, kiu vojo aŭ kiu metodo estas la plej perfekta, aŭ kiu rekte kondukas al la dezirata celo. La primitivaj metodoj de potenco kaj perforto de la milito kaj brutalaĵo estas uzitaj ĝis superabundo en la historio de la tera homaro, kaj malgraŭ tio la deziro pri humaneco kaj paco estas ankoraŭ pli nekontentigita en nia tempo ol en iu ajn alia periodo, kaj tial ne estas malfacile vidi, ke la spertoj ne estas favoraj al konservado de la militaj aŭ teroraj metodoj en la streboj por atingi la deziratajn daŭrajn pacon, humanecon aŭ perfektan kulturon. La spertoj faros tion fakto por la individuoj, ke oni ne povas forigi malbonon tenante ĝin viva, evoluigante aŭ multigante ĝin. Oni ne povas forigi teroron praktikante, kultante kaj honorante ĝin. "La regno de Dio" aŭ "la ĉiela regno" ne estas devigebla sur la kontinentojn kaj ne estas tenebla pere de mortigiloj, korpodifektado kaj mortigado. Nur forigante el la konscio de la individuo la neceson aŭ supozatan neceson de tiuj primitivaj metodoj pere de la cerbo aŭ intelekto, ĝi povos sperti "la alvenon de la regno de Dio" en sia propra mensa sfero aŭ sia propra anima interno. Preĝi pri "la alveno de la regno de Dio" sekve estas la samo kiel preĝi pri tio, ke oni estu en kontakto kun la ĉi tie priskribita spertoformiĝo, kiu kondukas "la beston" al la lumo, aŭ alivorte ke oni estu en kontakto kun la kreado de "la perfekta homo" fare de Dio. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
