Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
12-a Ĉapitro
"Plenumiĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero"
La kvara pensokoncentraĵo en "Patro nia": "Plenumiĝu via volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero" estas en la realo nur plia fortigo de la tria pensokoncentraĵo. Per la spertoj fariĝas fakto, kio estas "la volo de Dio". "La volo de Dio" estas do "la transformiĝo de la besto" aŭ la proprigo de ĉiuj plej altaj kaj belaj virtoj de la intelekto fare de la tera homo. "La ĉielo" estas ja ĝuste mensa stato, en kiu kulminas ĉiuj tiuj plej altaj kaj plej perfektaj ecoj de konscio, kaj kiel sekvo de tio centprocenta harmonio estas ĉiorega inter la vivaj estuloj. Ĉar la tera homo estas estulo troviĝanta en evoluo de la primitiva, nefinevoluinta aŭ besta stato al la perfekta altintelekta homa vivo, ĝi ja havas en si du mensajn naturojn, nome: la degenerantajn "bestajn" dispoziciojn kaj la komenciĝantajn aŭ ĝermantajn "homajn dispoziciojn". Kelkfoje "la bestaj" dispozicioj povas regi la individuon, dum alitempe "la pure homaj dispozicioj" fariĝas voldecidaj en la sama estulo. La "bestaj" dispozicioj igas la individuon batali kontraŭ la vivo kaj "la proksimulo", dum la pure altintelektaj aŭ homaj dispozicioj metas la individuon en harmonion kun la vivo kaj la proksimulo, kaj tiu lasta manifestadoformo estas la samo kiel tiu, kiu disvolviĝas kiel "la volo de Dio" en "la ĉielo", kaj tial la kvara pensokoncentraĵo en "Patro nia" sekve estas la samo kiel preĝi pri tio, ke en onia menso la altintelektaj aŭ pure homamaj dispozicioj fariĝu tiel fortaj, ke ĉiam ili estas la supera volgvida faktoro en oniaj manifestadoj. Alivorte tio signifas, ke oni preĝas pri tio, ke ĉia egoismo aŭ ĉia apartena al ĝi nevivkondiĉa deziro aŭ avido pri persona avantaĝo, kiun oni eble havas, povas esti komplete ignorata de la Providenco avantaĝe al la plenumo de ĉiu ajn vivkondiĉa aŭ necesa deziro, kiu eble estas aktuala ĉe onia "proksimulo". Tiel la kvara pensokoncentraĵo en "Patro nia" kreas mirindan sintenon de la menso al la dia volo. Ne estis tiel mirige, ke la mondliberiganto preĝis: "Patro, plenumiĝu ne mia volo, sed via".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.