Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
13-a Ĉapitro
"Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ"
La kvina pensokoncentraĵo en "Patro nia" nomiĝas: "Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ". Ankaŭ per tiu pensokoncentraĵo estas donita al la individuo granda helpilo. En la zono de la bestoregno la konservado de la vivo estas bazita sur batalo. Estas en tiu zono, ke la principo: "Morto de unu estas pano por alia" estas kulmina.
      Ankoraŭ tre altgrade estas tiel por la teraj homoj, ke oni devas batali por vivi, kaj same ĝenerala estas la malnova tradicio: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados vian panon". Tiel longe kiel tiom altgrade kiom fakte estas, la teraj homoj devas "batali" por akiri la " ĉiutagan panon", kio lasta signifas: plenumon de la plej necesaj kondiĉoj por konservi la normalajn sanon kaj bonfarton de sia vivo, tiam "la plej forta", kio estas tiu kun la plej grandaj fizikaj fortoj, la plej ruza, brutala kaj senzorga aŭ nesentema rilate al la proksimulo ja fariĝas reganto super la aliro al la fizikaj vivovaloroj por la vivaj estuloj. Tial samgrade fariĝas por "la malpli forta estulo" afero de graco dependa de la reganta parto ricevi la vivgravan aliron al tiuj valoroj, kaj precipe ĉar la menciita reganta parto kelkfoje tute ne konas iun ajn formon de satiĝo de sia avido posedi la valorojn. Tial ni ja ankaŭ vidas tiun strangaĵon en la tera homaro, ke iuj unuopaj estuloj sufokiĝas en malŝparego, ekscesa manĝado, maldiligenteco kaj trokulturiĝo, ekskluzive surbaze de grandegaj riĉaĵoj, surbaze de la vivbezonaĵoj de centoj kaj centoj da hejmoj aŭ miloj da kunestuloj, kiuj posedaĵoj fariĝis "la legitima posedaĵo" de tiuj matadoroj. Estas memkomprenebla afero, ke la aliro de tiuj miloj da kunestuloj al tiuj vivbezonaĵoj povas okazi nur per granda imposta pago al tiu posedanto de "la legitima posedrajto" aŭ al "la legitima" origino de tiuj vivbezonaĵoj tiel longe, kiel tiu ankoraŭ estas nesatigebla aŭ avida pri la posedado. Tiu imposta pago al "la legitimaj" posedantoj de la vivbezonaĵoj ja ankaŭ ne povas halti ĉe iu ajn modera limo, sed celas al kompleta elrabo de ĉio kaj ĉiuj avantaĝe al amasiĝo de pliaj aroj da riĉaĵoj por tiuj "batalkapablaj" estuloj, per kio novaj kaj ankoraŭ pli drastaj elraboj estas realigeblaj. Ĉi tiu cirkonstanco necese kondukas al malriĉo, mizero, mankego kaj morto pro malsato por milionoj da aliaj estuloj en la terhoma socio, kaj antaŭ longe tio fariĝis neskuebla fakto. Ne estas strange, ke tiuj estuloj krias al Dio por ricevi la ĉiutagan panon. Ke tiu preĝo estas en kontakto kun la dia volo fariĝas ankaŭ fakto pere de tiu cirkonstanco, ke antaŭ longe tiu sama dia volo komencis likvidi la menciitajn malavantaĝajn cirkonstancojn koncerne la vivbezonaĵojn kaj ties disdividon. Estiĝis registaroj, ŝtataj gvidantaroj kaj aŭtoritatoj, kiuj komencas influi la administradon de la valoroj, kaj pli kaj pli la aliro al la vivbezonaĵoj venas sub kontrolon. Kreiĝas leĝoj, kiuj devas protekti la pli malfortan kontraŭ la avidega, kamuflita elrabo en formo de "legitima negocado" fare de la pli batalkapabla. Tiu evoluo de aŭtoritatoj aŭ ŝtataj registaroj ne devas halti, antaŭ ol ĝi estos atinginta tian pozicion, ke ĝi komplete garantias al ĉiu homo egalan aliron al la naturnecesaj vivbezonaĵoj kaj malebligas ĉian formon de materia malriĉo, malsato kaj mizero, same kiel ĝi malebligas ĉian formon de socidamaĝa aliro al malŝparego, ekscesa manĝado aŭ alia misuzo de la fizikaj vivovaloraĵoj aŭ materioj, kaj tio ja estas idealo, kiu pli kaj pli neskueble estas fundamento en ĉiuj modernaj politikaj movadoj kaj bataloj. Jes, tre forte la dia volo estas kreanta preĝoplenumon de la kvina pensokoncentraĵo en "Patro nia".
      Preĝi pri ricevo de la ĉiutaga pano do ne estas nur ĝuste la afero preĝi al Dio pri tuja helpo en subite estiĝinta fizika situacio, kie la aliro al helpo laŭ alia vojo ŝajne estas rompita, kaj en kiu situacio tia preĝo kompreneble plej altgrade estas natura, sed laŭ sia plej profunda kosma naturo ĝi estas ankaŭ totala sinteno de la volo de la preĝanto en kontakto kun la noblega dia volo koncerne la kreadon de la perfekta socisistemo aŭ la establon de la vera homregno sur la tero.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.