Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
14-a Ĉapitro
"Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj"
Post tio ni havas la sesan pensokoncentraĵon en "Patro nia", kiu esprimiĝas: "Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj".
Por la moderna spiritesploristo tiu pensokoncentraĵo en "Patro nia" eble sonas iomete superflua aŭ sensenca.
La studo de la dia mondplano aŭ la vivo ja montras al ni ke, "ĉio estas tre bona", kaj ke en la realo neniu povas suferi maljuston aŭ fari maljuston, kaj sekve neniu povas veni en tian situacion, ke povas temi pri ia kulpo, kio signifas: pri "peko" aŭ "maljusto" farita kontraŭ iuj, kaj por kiuj oni sekve laŭ absoluta kompreno havas la devon preĝi pri pardono.
Sed ĉar estas kosma estulo, kiu rekomendas tiun pensokoncentraĵon kiel eron en la preĝo de la preĝanto, do ne estas logika bazo por supozi, ke tiu koncentraĵo devus esti iluzio aŭ produkto de superstiĉo.
Sekve devas troviĝi komplete logika motivigo por la rekomendo de la ĉeesto de tiu preĝo en "Patro nia".
Kiu kosma vero aŭ absoluta realaĵo povas do esti kaŝita en ĉi tiu ekstera ŝajne misgvida vortoformo.
Ĉu do ne estas tiel, ke tiu preĝo devas kompensi "kulposenton" aŭ "kulpokonscion"?
Ĉu ne en sia plej malbona formo tia "kulposento" aŭ "kulpokonscio" estas unu el la plej grandaj animaj suferoj, kiuj povas okazi al tera homo? –
Ĉu ne estas ĝuste tiu, kiu en formo de "malbona konscienco" turmentas la mortanton sur la mortokuŝejo, donas al li suferigan morton kaj por tiu sama estulo kreas "purgatorion" post la morto? –
Ĉu ne ankaŭ la sama "malbona konscienco" povas krei malfeliĉan staton sur multaj aliaj el la diversaj kampoj de la vivo kiel ekzemple: en geedzeco, en amikeco, en rilato al laborejaj superuloj, subuloj kaj egaluloj, ja mallonge dirita, ĉu ne ĝi estas detrua en ĉiuj cetere feliĉaj kaj harmoniaj rilatoj al la proksimulo, kiujn havas la individuo, se ĝi ne realiĝas en formo de kulpokonscio kaj peto pri pardono ĉe la koncernulo? –
Ĉu la moderna spiritesploristo reprezentas escepton de tio? –
Ĉu per sia alta teoria scio li povas komplete imunigi sin kontraŭ aŭ esti anime ĝenata de ĉiu aperanta ĝeno aŭ malfeliĉo, kiun li eventuale kaŭzis al sia proksimulo? –
Ĉu superece li povas trankviligi sin mem per tio, ke tiu okazaĵo, ĝeno aŭ malfeliĉo estis la "propra sorto" de tiu proksimulo, kio signifas: estis efiko, al kiu tiu sama proksimulo estis la origina aktiviga unua kaŭzo kaj sekve ne povas havi iun ajn postulon pri io rilate al pardono de lia flanko? –
En tia kazo la spiritesplorado ankoraŭ tute ne fariĝis ia serioza problemo por tiu spiritesploristo, sed male estas nur agrabla tempopasigo simila al teoria hobio, per kiu li klopodas forklarigi por si mem kaj aliaj sian ankoraŭ elstaran grandan mankon de proksimula amo.
Tiu manko de proksimula amo, kiu malkaŝas sin en tia sinteno al malĝustaj agoj kontraŭ sia proksimulo, nome malkaŝas la primitivon de sia origino kiel apartenan al evoluŝtupo multe malsupera al la ŝtupo de la ordinara nobla kredanto kaj nekredanto.
Ĉu ne ĉiu el tiuj estuloj fariĝus pli aŭ malpli feliĉa en ĉiu tia situacio, kie ili kaŭzis grandan malfeliĉon kaj suferon al alia estulo? –
Ĉu grave diferencus, ke tute ne konscie ili celis tiun malfeliĉon por la proksimulo, sed tute senvole kaŭzis ĝin? –
Ĉu ne oni havas ekzemplojn de tio, kiel aŭtomobilistoj kaj aliaj kondukantoj de veturiloj fakte ricevis animan kolapson en situacioj, kie per sia veturilo ili korpodifektis aŭ mortigis aliajn homojn, kvankam tute evidente la kulpo de la akcidento estis tiu de la viktimo? –
Nepre ne kredu, ke tiel facile la sesa koncentraĵo en "Patro nia" fariĝas superflua.
Tiel ni mem vidas ĉi tie, ke eĉ en situacioj, kie la koncerna persono fizike evidente estas absolute senkulpa, tio ne povas sufiĉi por la simpatie aŭ homame disponita estulo por malhelpi pli aŭ malpli elstaran animan krizon aŭ funebron pro tio, ke oni fariĝis la realiga rimedo por kaŭzi al la proksimulo la okazintan akcidenton.
Sed kiam tiu evidenta senkulpo eĉ ne povas tute trankviligi la malpli homaman estulon, kiel oni do kredas, ke la vido de la evidenta senkulpo devus povi trankviligi la estulon ankoraŭ pli elstaran en proksimula amo? – Ne, la afero estas, ke laŭ sia plej profunda kosma analizo la problemo en la realo tute ne estas demando pri kulpo aŭ senkulpo, sed male estas demando pri kontakto kun la ĝenerala bonfarto de sia propra memo aŭ ĝia nivelo de proksimula amo. Tiu nivelo konsistigas la regionon por tio, kion oni povas elteni fari kontraŭ sia proksimulo. Tiu nivelo estas tre individua. Iuj estuloj povas elteni kaŭzi al aliaj estuloj grandajn mensajn kaj korpajn suferojn, dum aliaj neniel povas elteni permesi al si eĉ iomete de tia konduto kontraŭ la kunestuloj. Ĉu ne estas eĉ tiel, ke troviĝas estuloj, kiuj preferas mem suferi ol kaŭzi al aliaj estuloj eĉ la plej etajn suferojn? Tiel la estuloj apartenas al diversaj pli aŭ malpli altaj aŭ malaltaj formoj de nivelo de proksimula amo. Sed komuna por ĉiu estulo estas tio, ke se ĝi kaŭzas al sia proksimulo damaĝon aŭ suferon, kiu troviĝas sub ĝia speciala amnivelo aŭ tio, kio estas normo por tio, kion ĝi cetere povas elteni kaŭzi al sia proksimulo el malagrablo aŭ sufero, do ĝi kolizias kun sia ordinara aŭ vera konscinivelo. Ĉar tiu konscistato plue estas la samo kiel ĝia mensa ĝenerala farto, do ĉe la menciita ago ĝi kolizias kun sia mensa ĝenerala farto. Ĝi fariĝas mense malsana. Estas tia malsano, kiun ni nomas "konsciencriproĉo". Konsciencriproĉo do estas la samo kiel la sento de "pento" kaj "kulposento" pro tiu ĝeno aŭ sufero, kiun oni kaŭzis al la proksimulo. Oni sentas sian agmanieron kiel "pekon" aŭ "maljuston" faritan kontraŭ la koncernulo. Tiu sento ne estas forte ŝanĝebla per ia koncepto, klarigo aŭ konvinko pri tio, ke oni estas senkulpa. Nur la tre senama aŭ malmulte kulposenta estulo povas aserti sian "senkulpon" pere de la kosmaj analizoj aŭ per la ekkono de tio, ke ĉiu estulo estas la unua vera aktiviganto, kaŭzo aŭ origino de sia propra sorto. La tre ama kaj sekve tre "kulposenta" estulo ne povas trankviligi sin mem per tiu nura ekkono de kosma senkulpo. Kiel ĉi tie rimarkite, konsciencriproĉo estas realaĵo ĉe la ama estulo, ankaŭ en situacioj, kie evidente ĝia origino estas fizike senkulpa, kaj ankaŭ ĉe la kosme konscia estulo, por kiu antaŭ longe fariĝis realisma scio, ke neniu povas suferi aŭ fari maljuston, kaj tial montriĝas fakto, ke ĝia apero ne ŝuldiĝas ekskluzive al kulposento, sed ke male ĝi necese estas esprimo de alia pli profunda, normala anima realaĵo, kiu estas tute sendependa de absolutaj kulpo aŭ senkulpo. Tiun realaĵon mi esprimas ĉi tie kiel "la konsciakson" de la individuo. Tiu akso estas la normala harmonio por la evoluŝtupo de la koncerna individuo en la interefikado inter ties propraj konscienergioj kaj la energioj de la ĉirkaŭuloj, de la kunestuloj kaj sekve la energioj de "la proksimulo" – kaj tiu akso estas la fundamento por ties mensa aŭ anima ĝenerala farto, sekve de kio tiu ĝenerala farto ĝeniĝas samgrade kiel tiu "akso" eliĝas el sia ekvilibro. Oni devas sekve kompreni, ke la menciita "akso" havas certan mensan "oblikvon", per kiu ĝi tenas la konscion de la estulo en iu por ĝia normala ĝenerala farto konforma kontakto kun tiu mensa strukturo, kiu estas la fundamento por la plej altaj kaj eternaj leĝoj kaj gvidado de la universo (la konscio de Dio), sammaniere kiel la aksa oblikvo de la tero estas iu por provizora ĝenerala farto de la terglobo necesa kontakto kun la suno (la normala evoluo kaj spertoformiĝo de la loĝantoj de la terglobo). Tiu normala mensa "aksa oblikvo" de la estulo estas la samo kiel ĝia normala sinteno al sia provizora speciala evoluŝtupo, kiu sinteno siaparte estas la samo kiel ĝia kontento pri la specialaj okazaĵoj de tiu ŝtupo. Alivorte, la normala mensa "aksa oblikvo" de la individuo estas la samo kiel tiu manifestadoformo aŭ konscidisvolvo, kiu estas la plej alta idealo de ĝia ŝtupo. Tiu idealo do estas la plej alta mensa ekvilibra punkto de la individuo aŭ la normo por ĝiaj normalaj volado kaj povado. En tiu ekvilibropunkto ni havas la antaŭe menciitan amnivelon por la estulo aŭ la regionon por tio, kion ĝi povas "elteni" fari al siaj ĉirkaŭuloj, kunestuloj kaj objektoj. Tiu mensa "aksa oblikvo" estas tre diversa ĉe la diversaj vivaj estuloj. La ekvilibro inter la menso de la rabobesto kaj ĝiaj ĉirkaŭuloj esprimas alian ekvilibropunkton ol la ekvilibron inter la menso de la plantomanĝa besto kaj la menso de ĝiaj ĉirkaŭuloj, same kiel "la aksa oblikvo" de la konscio aŭ la ekvilibro inter ekzemple la menso de kapĉasisto kaj tiu de la proksimulo estas tute alia ol la ekvilibropunkto inter la konscio de la mondliberiganto kaj tiu de la proksimulo. Sed ni ja scias, ke senkonsidere kiel diversaj la specialaj niveloj de la estuloj montriĝas rilate al tio, kion ili povas "elteni" fari al la proksimulo, tamen ĉiu nivelo esprimas provizoran plej altan normalecon. Tiu provizora nivelo ne daŭre restas la sama, sed moviĝas antaŭen al pli kaj pli alta moraleco aŭ amnivelo, tio estas ja nur, kion ni jam konas kiel "evoluon". Evoluo estas do nur normala ŝanĝiĝo de la mensa "aksa oblikvo", normala ŝoviĝo de la rilato inter la estulo kaj la Dio. Tiel per sia mensa "aksa oblikvo" ĉiuj vivaj estuloj estas anime organike radikiĝintaj en certa rilato al la konscio de Dio (la ĉirkaŭmedio kaj la proksimulo), precize kiel la reciproka rilato kaj vojoj en la spaco de la planedoj estas ligitaj per la ekvilibro en la interefikado inter ilia reciproka energielradiado en la senfina spaco. Tiu ekvilibro vidiĝas en ilia "aksa oblikvo". Ankaŭ "la aksa oblikvo" de la planedoj trairas normalan ŝoviĝon. La polusoj translokiĝas, kaj kiam tiu ŝoviĝo okazas laŭ normala maniero, ne okazas ĝeno en la ĝenerala farto por la vivo de la planedo. Sed se okazas tio, ke subite la planedo tro proksimiĝas al alia ĉielkorpo, ĝia normala aksa ekvilibro perturbiĝas de la altira forto de la fremda planedo, kaj grandega katastrofo kun tertremoj, ciklonoj kaj inundoj okazas por ĝiaj vivaj estuloj. En plej malfavora kazo la planedo mem komplete dissplitiĝas, bruliĝas kaj tiel malaperas de la fizika sfero. Sed same kiel troviĝas nenaturaj aksoŝoviĝoj por planedoj, tiel troviĝas ankaŭ nenaturaj "aksoŝoviĝoj" por la aliaj ekzistantaj vivaj estuloj, ekzemple por la tera homo. Ĉe la natura aŭ normala "aksoŝoviĝo" (normala evoluo) ne okazas iu ĝeno al la ĝenerala farto de la individuo, sed la nenatura "aksoŝoviĝo" male kaŭzas ĝenon al la ĝenerala farto, kiu en plej malfavora kazo same povas fariĝi fizika mortiga katastrofo por la koncerna estulo. Same kiel por la planedoj tiu nenatura ŝoviĝo de la "aksa oblikvo" ĉiam ŝuldiĝas al tro forta influo de fortoj de la ĉirkaŭmedio. Tiu tro forta influo de ekstere kreas subitan ŝoviĝon en la stabilo de tiu "aksa oblikvo", kiu estas necesa por la aktuala normala ĝenerala farto de la estulo, kaj post tio la fremdaj fortoj laŭ ilia supereco regas la konscion de la estulo kaj kondukas ĝin kontraŭ katastrofo aŭ korpodifektado. Estas la superrego fare de tiuj fremdaj fortoj, kiujn ni sentas en formo de "konsciencriproĉo", "kulposento" aŭ "kulpokonscio". Sed estas ankaŭ la ŝoviĝo de la normala "aksa oblikvo" fare de tiuj fortoj, kiuj estas bazo por mensmalsano, mensredukto aŭ mallonge dirite por ĉiuj mensaj nenomaĵoj. Por la konsciencriproĉo aŭ kulposento estas tiel, ke la individuo konstatis sian nenorman animan ŝoviĝon. Tiel ni ĉiuj havas specialan fiksitan mensan "aksan oblikvon", kiu kondiĉas nian mensan ekvilibran rilaton aŭ konsciencan harmonion inter ni mem kaj nia ĉirkaŭmedio. Se ekzemple ni hazarde kaŭzas al nia proksimulo pli aŭ malpli grandan korpodifektiĝon aŭ ĝenon, kiu donas al ni konsciencriproĉon aŭ kulposenton, do tio signifas, ke ni realigis agon, kiu malfermas por la alfluo al nia konscio de fremdaj mensaj energioj. Ke tiu alfluo de fremdaj energioj rapide kaŭzas ŝoviĝon de nia normala mensa "aksa oblikvo" (nia normala sento de bona rilato al la ĉirkaŭmedio aŭ la proksimulo) tio estas memkomprenebla afero. Ju pli tiu "aksa oblikvo" ŝoviĝas, des pli ni foriĝas de la sento posedi tiun normalecon, kiu ekskluzive povas esti la kulmino de la plej granda sano de nia normala mensa ĝenerala farto, kiu siavice estas la samo kiel la natura ĝojo pro la vivo. La ĝojo pro la vivo, kio signifas: tiun por sia provizora evoluŝtupo adaptitan veran feliĉosenton (la ĝeneralan farton validan por la ŝtupo) sekve estas anima organika funkcio. Ĝi estas la frukto aŭ la efiko de iu por ĝuste tiu spertoformo adaptita harmonia interefikado inter la konscifortoj de la individuo kaj la ĝenerala disvolvo de la naturo kaj la kunestuloj, (la konscidisvolvo de Dio). Ĉio apartena al la nocio "konsciencriproĉo" estas do la samo kiel nekontrolata trapaso de fremdaj energioj en la konsciregionon de la individuo, kie per sia nekontrolata antaŭeniro ili ŝovas la ekvilibropunkton de la harmonia interefikado inter la energioj de la individuo mem kaj tiuj de la ĉirkaŭmedio, kiu ekvilibropunkto ekskluzive kondiĉas la normalan mensan bonfarton. Tiu nekontrolata eniro de fremdaj energioj kreas alian ekvilibropunkton en la interefikado de la energioj en la konsciregiono de la koncerna estulo. Per tio estiĝas konflikto inter la volo de la individuo kaj tio, kion ĝi realigos. Estas tia situacio, kiun Paŭlo esprimas per la vortoj: "La bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras, sed la malbonon kiun mi ne volas fari, mi faras". "La bono", kiun Paŭlo volis fari, esprimas do la ordinaran ekvilibropunkton en la interefikado inter lia propra energidisvolvo kaj tiu de la ĉirkaŭuloj kaj per tio ankaŭ de la energidisvolvo de la proksimulo. Tio sekve esprimas lian normalan mensan "aksan oblikvon". "La malbono", kiun li ne volis fari, sed tamen faris, sekve montras la ŝoviĝon de lia "aksa oblikvo" al ekvilibropunkto aŭ ekvilibro en liaj konscienergioj, kiu estis tute kontraŭ lia volo kaj per tio ankaŭ kontraŭ lia normala vivĝojo aŭ feliĉosento. Kiam same kiel Paŭlo la estulo ekvidas, ke la ekvilibro aŭ la pezocentro de ĝia tuta energifunkcio aŭ interefikado inter ĝiaj propraj energioj kaj tiuj de la ĉirkaŭuloj realiĝas en manifestadoj, kiuj devias de tio, kion en la realo ĝi konsideras la plenrajta, la normala, la natura aŭ la plej ama, do estas evidente, ke tiu konstato povas rezulti nur en "kulposento" tute sendepende de tio, ĉu laŭ praktika vidpunkto oni povas dokumenti, ke la estulo mem estas tute senkulpa en la farita afero. Kiel la legantoj vidis ĉi tie, tio ke la estulo estas senkulpa en la okazaĵo ne signifas, ke ĝia mensa "aksa oblikvo" ne estas ŝovita, kaj ke ĝi ne fariĝis realiganta rimedo por disvolvo de fortoj, kiuj estas kontraŭ ĝia volo. Ĉar la ŝovita "aksa oblikvo" signifas malharmonion en ĝia rilato al la vivo, al la ĉirkaŭuloj aŭ la proksimulo, kio estas la samo kiel ĝia rilato al la konscio de Dio, do kompreneble povas esti nur konforme kun la normala nivelo aŭ ŝtupo de la estulo forigi tiun malharmonion kaj per tio denove akiri harmonion en sia konsciregiono. Kiam tial en tiu sia anima malĝojo ĝi petas de la estuloj, rilate al kiuj ĝi sentas sin kulpa, pardonon pro tio, kion ĝi faris kontraŭ ili, aŭ pro manko de tiu eblo vokas al Dio pri pardono pro tiu sia "peko" aŭ "kulpo" do tio en la realo signifas nur, ke en tiu krio ĝi konscie aŭ nekonscie petegas Dion pri helpo por reveni al la natura pozicio por sia mensa "aksa oblikvo" kaj per tio por reakiri sian naturan rilaton al la ĉirkaŭuloj kaj la proksimulo kaj per tio restarigi sian rilaton al Dio. Kiel antaŭe menciite, en sia plej alta analizo la problemo ne estas demando pri kulpo aŭ senkulpo, sed demando pri haltigo de nekontrolataj fortoj, kiuj faras nenaturan ŝovon de la normala mensa "aksa oblikvo" de la individuo, kaj pri revenigo de ĝi en ĝian naturan pozicion kaj per tio restarigi la normalan harmonion inter la individuo mem kaj ĝia ĉirkaŭmedio, kiu konformas al ĝia evoluŝtupo. Estas memkomprenebla afero, ke tiel sama estas la problemo koncerne "niajn ŝuldantojn", kaj ke same ĉi tie pli "temas pri mensa aksa oblikvo" ol pri "kulpo" kaj "senkulpo". La pensokoncentraĵo: "Patro, pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj", do ne estas superflua, naiva aserto, transprenita rezulto de primitiva superstiĉo, sed male esprimas brilan dian sintenon de la konscio avantaĝe al stabiligo de konstanta, normala mensa "aksa oblikvo" aŭ la normala ĝenerala farto aŭ dia bonfarto, kiu sekvas el tio, kaj kiu estas konforma al la speciala konsciŝtupo de la estulo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
