Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
15-a Ĉapitro
"Ne konduku nin en tenton"
Koncerne al la sepa pensokoncentraĵo en "Patro nia": "Ne konduku nin en tenton", do en la realo ankaŭ ĝi estas "aksa afero" de la konscio. Ankaŭ ĉi tie la kosma esploristo eble iomete surpriziĝas opiniante, ke ĝuste devas esti bone esti "kondukata en tenton", ĉar tio ja nur povas konduki la individuon al tia spertotravivado aŭ kono, kiu estas necesa, ĝuste por ke en la estonteco li ne plu lasu sin "tenti" sur tiu speciala kampo, sur kiu efikas "la tento", kaj tio kompreneble estas ankaŭ logika. Sed la ĉiutaga vivo estas multe pli rafinita laŭ sia strukturo ol estas ĝuste tiu plej kruda formo de spertotravivado.
      Ĉiu individuo havas certan kvanton da scio akiritan per jam trapasitaj spertotravivaĵoj. Pere de tiu scio ĝi povas certagrade anticipe formi al si supozon pri la postefikoj de situacioj aŭ agoj, kiujn ĝi deziras realigi. Se tiu scio estas perfekta, la postefikoj fariĝas precize tiaj, kiel anticipe la individuo pensis, kaj en tia kazo ĝi ne malesperiĝas. Okazas plene tio, kion ĝi deziris. Sed se tiu scio ne estas perfekta sur la koncerna kampo, la supozo pri la postefikoj, kiujn la individuo anticipe kreis, fariĝas laŭ responda grado neperfekta, kaj tiam la postefikoj montriĝos tute aliaj ol tiu perfekta bildo aŭ tiu plenumo de celo, kiun anticipe la estulo imagis, jes eĉ kelkfoje ĝuste la malo okazas, kaj en plej malfavoraj kazoj tio povas fariĝi tuta katastrofo por la sama estulo. Tiu katastrofo do donas al la estulo tiun pluson, ke ĝi nun povas krei al si tiun perfektan bildon de la situacio, per kiu ĝi povas gardi sin kontraŭ ripeto.
      Se la estulo ne havus sufiĉan scion por malebligi tiun katastrofon kaj ankaŭ ne havus kapablon ricevi la mankantan scion de aliaj estuloj, la katastrofo aŭ la malfeliĉo estus la absolute sola vojo antaŭen en la evoluo. Ĉi tie tiu spertotravivado ne estas laŭ kosma kompreno iu "malbono", sed iu "bono", kvankam "malagrabla bono". Kaj ne estas favore al liberiĝo de ĝi, ke la sepa preĝo en "Patro nia" estis donita al la tera homo, kiu ja en speciala grado troviĝas sur la ŝtupo de la grandaj kaj krudaj spertotravivadoj. En tia kazo tiu preĝo estus la samo kiel preĝo pri tio, ke onia evoluo devus halti. Ke tiu dia preĝo ne devas esprimi tian halton de la evoluo kaj per tio halton de vivo, estas memkomprenebla afero.
      Sed la menciita katastrofo ne ĉiam bezonas esti kaŭzita de mankantaj spertoj, male, kelkfoje povas okazi, ke estulo venas en katastrofon, kiun en la realo ĝi povus eviti, se nur ĝi "pripensus la aferon". Sed kion signifas la ago "pripensi"? – "Pripensi" estas la samo kiel revoki en sia memoro ĉion, kion oni scias de informoj koncerne certan problemon. Tiu mobilizo de memoroj aŭ informoj estas plue la samo kiel "koncentriĝo", same kiel la mobilizitaj informoj aŭ memoroj estas la samo kiel "scio". Estas tiu mobilizo de memoroj, kiu estas bazo de ĉio, kio apartenas al la nocioj: esplorado, studado, kaj instruado. "La scio" elprenita ĉi tie do estas afero, kiu povas fari la individuon kapabla eluzi sian tutan spertomaterialon avantaĝe al kreado de perfekta kompreno pri la postefikoj de tiuj situacioj kaj agoj, kiujn ĝi deziras manifesti. Estas surbaze de la perfektigo de tiu kompreno, ke ĉiuj lernejoj, universitatoj kaj instruejoj estas bazitaj. Nome ne estas nur siaj propraj spertoj aŭ memoroj, kiujn oni povas proprigi kaj uzi en la mobilizo, oni povas proprigi ankaŭ spertojn de aliaj, kiam ili estas nur iom parencaj al oniaj propraj realismaj travivadoj. Estas tiaj fremdaj mobilizitaj spertoj, al kiuj ni havas aliron pere de libroj, prelegoj kaj ĉia cetera instruado. Tiu mobilizo de spertoj aŭ koncentriĝo de scio do havas tiun valoron, ke en certa regiono ĝi povas liberigi la estulon de ripetoj de krudaj kaj dolorigaj spertotravivadoj.
      Sed se ne anticipe la estulo uzas tiun scion, se ĝi ne mobilizas sufiĉan kvanton da informoj aŭ "sufiĉe pripensas" la aferon koncerne tiun specialan situacion, kiun ĝi deziras manifesti aŭ krei, do laŭ responda grado ĝi rezultigas la samajn malagrablaĵojn por sia origino kiel tiujn, kiujn ĝi rezultigus, se ĝi tute ne havus scion sur la koncerna kampo. La afero ne "pripensi" aŭ alimaniere ne mobilizi scion antaŭ iu ago, kiun oni deziras manifesti, tio rezultigas malesperiĝojn kaj suferojn. Tio, ke antaŭe "oni pripensas" aŭ mobilizas scion pri la postefikoj de iu ago, kiun oni deziras realigi, tio gardas aŭ protektas kontraŭ malagrablaj surprizoj aŭ spertoj, kaj la amaraj spertoj povas aperi nur tie, kie oni ne mem havas tiom da spertoj, ke ili povas doni la necesan scion, kaj kiam oni same ankaŭ ne havas kapablon por kompreni la spertojn de aliaj sur tiu speciala kampo.
      Sed kiam tiel tiu mobilizo de scio aŭ informoj estas suferpreventaj, do estus ja tute mallogike ne uzi ĝin. Kial do ne ĉiuj uzas tiujn sciojn, kiujn en la realo ili posedas aŭ povas ekposedi pere de mobilizo fare de aliaj: libroj, instruado aŭ konsilado ktp.? – Unu el la ĉefaj kaŭzoj de tio simple povas esti certa mensa maldiligenteco. Oni ne havas la emon koncentri sin aŭ peti konsilojn aŭ instruadon. Sed ĉar tio ne ĉiam malebligas la estulon tamen voli realigi unu aŭ alian specialan agon, la estulo apogas sian mankhavan koncentritan scion per tiu malplena penso aŭ imago, ke "tio verŝajne sukcesos".
      Ke por ĝia origino iu ago aŭ manifestado devas fariĝi malpli oportuna laŭ sia realiĝo kaj siaj postefikoj, kiam ĝi estas realigita tute senplane kaj hazarde, ol kiam ĝi estas realigita pere de iu por ĝia oportuna realiĝo logika kaj laŭplane manifestita volgvidado, tio estas memkomprenebla afero. Kiam la kaŭzo ne estas mankantaj spertoj, sed male nur la preterlaso de la mobilizo de tiuj spertoj, aŭ preterlaso de ilia kombino al tiu koncentriĝo de scio, per kiu la individuo anticipe povus esti gardinta sin, en tia kazo tiu malbona realiĝo estas pli embarasa por la origino de la manifestado, ol ĝi estas en tiaj kazoj, kiam la mizero ŝuldiĝas al kompleta manko de spertoj sur la koncerna kampo, kaj tio nature estas same memkomprenebla afero. En la unua kazo la estulo havas konsciencriproĉojn en formo de "ĉagreniĝo", kaj ju pli granda estas la katastrofo aŭ la malagrablaj postefikoj, des pli granda estas tiu konsciencriproĉo aŭ la mensa sufero. La estulo ne plu estas en tiu kontakto kun sia travivado de la vivo, kiel ĝi ĝuste povus kaj sekve devus esti estinta. Tiel ĝi travivas ankaŭ ĉi tie nenormalan ŝoviĝon de sia normala mensa "aksa oblikvo".
      Sekve estas sufiĉe da kaŭzo por la estulo esti atenta koncerne mobilizon de siaj spertoj, parte ĉe koncentrado de siaj propraj travivadoj kaj parte pere de studado kaj instruado por proprigi al si scion pere de spertoj de aliaj tie, kie propraj spertoj ne sufiĉas. Preterlasi tion estas malatento, kiu do povas doni la plej gravajn sekvojn al la estulo.
      La kaŭzo de la menciita senatento povas, kiel antaŭe menciite, esti mensa maldiligenteco. La emo aŭ la avido por realigi la agon aŭ la manifestadon ne reduktiĝas de tiu maldiligenteco, kaj tial oni "estas tentata" ignori la pensmobilizon aŭ tiun por la perfekta realigado de la ago necesa riĉiĝo de scio, kaj oni apogas tiun "tenton" per ĉiaspecaj senbazaj aŭ surfacaj imagitaj "pretekstoj", per kiuj oni trankviligas sian konsciencon je tiu sia "preterlaso".
      Estas tia situacio, kiun ni retrovas ĉe homo, kiu faras ekzemple kolrompan aŭ tre vivdanĝeran prezenton en cirko. Por vere povi konformi al sia nomo, tia vivdanĝera prezento devas esti farata nepre sen ĉiuj tiuj logikaj sekuraranĝoj, kiuj alie farus la prezenton "ne danĝera" kaj sekve ankaŭ senvalora kiel allogo. Ĉar ĉi tie tiuj aranĝoj estas ignorataj, tiu artisto kiu devas fari la mortoprezenton, ne havas iun ajn garantion, ke li sukcesos en sia eksperimento. Kvankam li plene konas la riskon kaj sekve ne malhavas scion aŭ spertojn pri la ekzisto de la danĝero, "li preterlasas" kaj sincere esperas, ke "li verŝajne sukcesos".
      Sed ne estas nur en cirko, ke oni manifestas tiajn "vivdanĝerajn prezentojn". En la ĉiutaga vivo de la teraj homoj okazas tia preterlaso aŭ ignorado de jam ricevitaj spertoj en multe pli ampleksa grado ol oni ordinare imagas. Ĉu ne multe da krimoj estas faritaj ĝuste pro flankenlaso de spertoj? – Ĉu ne multaj el tiuj veraj "vivdanĝeraj prezentoj" estas faritaj kun flankenlaso aŭ ignorado de jam ricevitaj spertoj pri mortopunoj, malliberejoj, armita polico, sekretaj alarmiloj, gardohundoj ktp. kaj per tio grandskale estas bazitaj sur tiu pensosinteno ke "tio verŝajne sukcesos"? – Ĉu ne ankaŭ multe da militdeklaroj estas realigitaj sur la sama bazo? – Kion oni opinias pri la ordinara ĉiutaga dozo de malvero, kiun oni prezentas por realigi venĝon aŭ malsimpation, persekuton kaj subfoson? – Ĉu ne oni kredas, ke en multaj okazoj ĝi lanciĝas malgraŭ scio pri risko kaj same kun la espero, ke "tio verŝajne sukcesos"? – Ĉu ne ĉi tie koncerne mensogon ni estas ĉe kampo, kie la afero ignori akiritajn sciojn pri risko fakte fariĝis aŭtomata funkcio kaj aperas kiel tio, kion ni nomas "senpripenseco"? – Kiam homo agas "senpense", do tio ne ĉiam signifas, ke sur la koncerna kampo la estulo ne havas pensojn kaj sekve neniom da kono aŭ scio, sed male tio signifas, ke ĝi ne koncentris tiujn pensojn malantaŭ la volgvidado. Malantaŭ tiu sekve restas nur "senpripenseco". En tiaj situacioj la estulo mensogas neniel eltirante utilon el konoj aŭ spertoj, kiujn en la realo ĝi posedas koncerne la riskon sur la koncerna kampo. Ĉi tie fariĝis aŭtomata funkcio (kutimo) "simple lasi". Ĝi do tute ne donas eĉ unu solan penson al la risko pri eventuala malkaŝo kaj la el ĝi sekvanta kompromitiĝo, kvankam en la profundo de sia konscio ĝi havas abunde da spertoj aŭ scioj kiuj, se ĝi mobilizus ilin (pripensus), facile povus esti avertinta sin mem.
      Troviĝas do tre granda regiono en la ĉiutaga vivo de la estulo, kie mobilizo de scioj malantaŭ la volgvidado estas ignorataj, kaj la estulo "prenas la riskon", kaj nur sur tiu kampo povas temi pri tiu afero, kiun ni nomas "tento". Sur tiuj kampoj, kie la estulo absolute neniujn konojn havas aŭ ne povas proprigi ilin, ĝi neniel povas esti "tentata". Ĉi tie troviĝas ekskluzive unu sola vojo antaŭen, nome: la vojo de la reala spertado. Ĝi ne havas sciojn por kompreni avertojn kaj sekve ne kapablas kredi je ili, kaj en ĝia propra kono ekzistas absolute nenio, kio povas igi ĝin subsenti aŭ kompreni la danĝeron. Ĉi tie la vivo mem devas paroli. Nenio ajn alia povas ĉi tie influi la individuon. Io tute alia estas tial en tiaj situacioj, kie ĝi havas abundajn konojn kaj por kompreni avertojn de aliaj kaj por fari al si supozon pri la risko aŭ la danĝeraj faktoroj en tiuj specialaj agoj, kiujn ĝi deziras realigi aŭ manifesti. Nur ĉi tie povas temi pri "tento".
      "Tento" estas do la samo kiel esti logata por ignori konsciatajn danĝerfaktorojn ĉe tiu aŭ alia manifestado aŭ ago, kiujn oni deziras realigi. Sed kiel estiĝas tia situacio, en kiu oni estas logata aŭ "tentata" por ignori ĉiujn naturajn avertojn? – Kiel antaŭe menciite, ĝi estiĝas kiel sekvo de certa mensa maldiligenteco aŭ energimalfortiĝo, kiu plue kreas malemon realigi en la koncerna situacio la necesan mobilizon de la scio proprigita per antaŭaj spertoj. Ĉi tie oni do akiras certajn mensajn avantaĝojn neplenumante la speciale bazajn sekuraranĝojn por tiu atingo. Oni atingas kontentiĝon de avido tute ekster tiuj leĝoj, kiuj estas naturaj por la sekura kaj perfekta aŭ sendanĝera atingo de tiu kontentiĝo. Estas tiu mensa sinteno, kiun ni konas de la iom misgvida esprimo "stultokuraĝo".
      Ĉar laŭ absoluta kompreno "kuraĝo" bazita sur stulteco, kio plue signifas: nescio pri la danĝero en la koncerna situacio, ne laŭ absoluta kompreno povas esti "kuraĝo" (oni ja ne povas paroli pri "kuraĝo" tie, kie oni ne sentetas iun danĝeron), kaj do la nocio ne povas tie esprimi la kuraĝon de la stultulo. Kiam tamen en ĉi tiu kunligo temas pri "kuraĝo", tiu temo povas esprimi nur situacion, kie la individuo konas la danĝeron, sed tamen pli-malpli agas tiel kiel en la sama situacio agus tiu "stultulo", kiu ne konas la danĝeron. "Stultokuraĝo" do signifas tiun situacion, en kiu "la lertulo" lasas sin forlogi aŭ "tenti" por agi kiel "la stultulo". Ke tio ne povas esti perfekta prizorgado kaj uzo de la jam akiritaj spertoj kaj scioj kaj sekve devas konduki la individuon al senutila risko, tio do estas videbla ĉi tie kiel evidenta fakto. Ne plibonigas la aferon, ke tiu tento plue povas stimuliĝi per pli aŭ malpli sugestiaj persvadoj al agado kaj ankaŭ bagateligoj de la danĝerfaktoroj fare de aliaj estuloj. Tiaj kunestuloj do fariĝas "tentantoj" aŭ kunlaborantoj en nia propra "tento" al ni mem. Tial tute ne estas strange, ke en la kosma preĝo aŭ "Patro nia" oni klopodis helpi la preĝanton en tia situacio. "Ne konduku nin en tenton" do ne estas preĝo pri liberiĝo de realismaj amaraj efikoj de nia agado tie, kie ni estas tiel nespertaj, ke ni eĉ ne povas akcepti scion, konsilon aŭ instruadon, sekve de kio tiuj amaraj spertoj estas la absolute sola vojo al scio. Ke ĉi tie tiu menciita preĝo haltigus ĉian evoluon kaj per tio ankaŭ ĉian travivadon de vivo, se ne estus ĝuste tiel, ke la naturo jam faris ĝian plenumon komplete malebla, tio do estas evidenta. Preĝi pri la afero ne esti "kondukata en tenton", fakte estas ekskluzive la samo kiel preĝi pri ricevo de forto por teni sin libera de tiu forto, kiu haltigas la mobilizon de scio kaj spertoj kaj kiu okazas parte en formo de tiu pro tro forta avido estiĝinta inklino aŭ "tento" ignori tiujn danĝerfaktorojn, kiujn sekvigas la kontentiĝo de tiu avido, kaj parte en formo de sugestiaj persvadoj (tentoj) de kunestuloj kaj ĉirkaŭuloj, kiuj apogas la ignoradon de la danĝero fare de la individuo mem. La ago teni sin libera de "tento", do estas la samo kiel teni sian spertomaterialon en plej alta preteco tiel, ke en sia plena forto nia scio aŭ mensa lumo povas lumi kaj brili malantaŭ ĉiu speco de volgvido kaj manifestado, kiujn ni intencas realigi. Kaj ĉu ne tio estas ĝuste en favoro de tiu plej alta preteco, ke la bibliaj vortoj esprimas tiel admone: "Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton! La spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.